Viktimo de revolucio

Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Tiel komenciĝis interna milito kiu daŭris tri jarojn kaj kiu havis ankaŭ gravan internacian dimension. Tial ĝi ankaŭ konatas kiel Hispana milito (1936-1939).

En la respublikana flanko, ĉefrolis la proletaj sindikatoj, kiuj ekvenkis la faŝistojn en multaj urboj kaj tuj komencis revolucion okazantan paralele al la milito. Fakte, ĉiun 19-an de julio oni ankaŭ memoras pri tiu socia revolucio, kiu permesis al laboristoj kaj kamparanoj estri la socion dum pluraj monatoj.

En la ribelula flanko la perforto estis sistema. Temis pri militilo planita interalie por disvastigi la teruron inter la malamikoj, ofte traktitaj kun la sama krueleco kiel la  indiĝenaj afrikanoj en la hispanaj kolonioj. Siaflanke, la revoluciuloj ankaŭ rebate uzis la perforton en sia agado. Ĉefe dum la unuaj ĥaosaj monatoj multis la tielnomataj nekontrolitaj perfortaj epizodoj kontraŭ konservativemuloj kaj anoj de la katolika Eklezio. Laŭ iuj kalkuloj, estis murditaj 12 episkopoj, 300 monaĥinoj, 2365 monaĥoj kaj 4184 pastroj.[1] Unu el ili estis la kataluna pastro Joan Font i Giralt (1899-1936).

Joan Font naskiĝis en Ĝirono kaj lernis Esperanton kiel infano. Okaze de la Universala Kongreso de 1909 en Barcelono lia patro instruis ĝin al li tiel ke li povu partopreni la kongreson. Tiam dekjarulo Font eĉ salutis Zamenhof-on. De tiu momento li fariĝis entuziasmulo pri la internacia lingvo. Kelkajn jarojn poste li decidis iĝi katolika pastro.

Indas mencii, ke en la porpastra seminario en lia naskiĝurbo ekzistis esperantista grupo Studenta Juneco gvidata de pastro Josep Casanovas i Genover (1884-1965), kiu tie instruis la latinan lingvon. Kiel esperantisto Casanovas multe aktivis ankaŭ ekster religiaj rondoj. Ekzemple, li prezidis la grupon Ĝirona Espero kaj instruis esperanton en la komerca ĉambro de la urbo. En la kadro de la internaciaj floraj ludoj de 1921 en Ĝirono (okazintaj dum la tiama kataluna kongreso) tiu seminario aljuĝis premion de 50 pesetoj por la plej bona verko pri la disvastigo de esperanto en pastraj seminarioj.[2] Kelkajn monatojn poste, Casanovas akompanis kvindekojn da aŭstraj studentoj, kiuj estis helpataj de samurbanoj kadre de solidara agado kunordigita de aŭstraj kaj hispanaj esperantistoj tuj post la unua mondmilito.

Sed ni revenu al Joan Font, kiu mem fariĝis pastro en 1924. Li instruis en loka seminario de Collell, sed grava parto de lia religia aktivado okazis en esperantaj medioj, ĉar fakte li jam estis plena esperantisto almenaŭ de 1920. En 1927 la nederlanda (verŝajne la plej multnombra) kaj la franca sekcioj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) oficiale proponis lin por la prezidanteco de la organizaĵo. Li elektiĝis kaj vigle agadis en tiu posteno ĝis aŭgusto 1935. En la kadro de la UK en Krakovo (1931) li gajnis la unuan premion en la oratora konkurso. Li partoprenis aliajn kongresojn, en 1931 faris prelegvojaĝon tra 11 eŭropaj landoj, faris paroladojn kaj intervjuojn al ĵurnaloj ktp. Konata iĝis lia radia intervjuo en Vieno post la krakova kongreso. Intervjuis lin la direktoro de la Esperanto-muzeo Hugo Steiner, kaj la intervjuo aperis en pluraj ĵurnaloj, kiel Heroldo de Esperanto, Aŭstra Esperantisto kaj Espero Katolika. Interalie, indas memorigi lian respondon al la demando:

“- Ĉu la reĝimŝanĝo en Hispanio malutilis la Esp.-movadon tie”? Temas pri la tielnomata dua respubliko (1931-1936), kiu mallonge vivis inter du diktaturoj.

Font respondas jene:

Mi devas aserti la malon. Antaŭe ekzistis sub la diktatoreco malhelpoj, oni eĉ emis kelkloke persekuti esperantistojn ĉar ili ankaŭ uzis la internacian lingvon por naciaj celoj, kiel ekzemple ni katalunoj. Ni uzis ankaŭ E.-on por konatigi al tutmondo nian antologion. Tre grava verko, kiu en sia unua eldono jam elĉerpiĝis kaj nun devis esti eldonata en dua eldono en 1000 ekzempleroj.

– Ĉu vi memoras la eksplodon de la hispana ribelo en Jaca (elp. Ĥaka)?

Tiam la konata E-pioniro kolonelo [Julio] Mangada estis komandanto de la trupoj kaj oni arestis in, ĉar li demokrate vizitis la arestitojn”.

De tiu lasta revuo, Espero Katolika, li estis redaktoro kaj eldonanto ekde la komenco de 1932 ĝis oktobro de 1934. Dum sia lasta oficojaro li estis malsana kej pasigis plurajn semajnojn en la hospitalo. Poste li revenis al siaj profesiaj instruaj devoj en Collell.

Kiam eksplodis la milito, Font rifuĝis trankvile en loka paroĥa domo, ne imagante ke lia sekureco estas minacata. La 15-an de aŭgusto li estis arestita de milicanoj kaj murdita post du tagoj. Ekzistas malsamaj versioj pri liaj lastaj momentoj, kelkaj el ili mencias fizikan turmentadon antaŭ lia fino.

Tragika ironio kuŝas en tio, ke pastro Font ne estis aparte dekstrema. Kaj kiel li substrekas en la menciita intervjuo li sentis sin komforta dum la tielnomata dua hispana respubliko (1931-36), kiu ebligis interalie katalunisman esperantan agadon. Tiusence, plurfoje li prezidis plurajn internaciajn florajn ludojn en Katalunio.

Temas sendube pri unu el la plej elstaraj esperantaj viktimoj de la Hispana milito.

Javier Alcalde

Fontoj kaj referencoj

Jordi Bohigas i Maynegre. Ciència i cultura en el seminari diocesà: 1900-1936.

https://www.girona.cat/sgdap/docs/conferencies_amgi/bohigas_seminari_diocesa.pdf

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. 2018. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, p. 93.

IKUE. La prezidantoj de IKUE. http://www.ikue.org/estraro/prezidantoj.html#font

Josep Maria Cervera i Berta. 1990.  Testimoniatge de Fe i de Fidelitat. Girona: Bisbat de Girona.

Joan Font i Giralt. 1932. “Tri monatojn en vojaĝo”. Espero Katolika 97, p. 204-208.

[1]Tiujn ciferojn mencias IKUE. Vidu la referencon fine de tiu ĉi teksto

[2]Simile, en 1933 tiuj floraj ludoj inkluzivis Premion Espero Katolika, kiu konsistis en dujara abono al la revuo.

Bildo

Joan Font i Giralt kaj Hugo Steiner okaze de la Radio-Intervjuo, Vieno, 24/07/1931, ÖNB IEMW.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (1 avril 2020). Viktimo de revolucio. Militrakonto. Consulté le 28 avril 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb7


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.