Kontraŭnazia katolika agado

Ne ĉiuj ene de la katolika hierarkio kontraŭis la politikon de Hitler. Tamen, inter la religianoj, ja estis homoj, kiuj elstariĝis pro kuraĝa agado, kiel la aŭstro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj la polo Maksymilian Kolbe (1894-1941).[1] Simpatianto de Esperanto, Kolbe estas vaste konata, ĉefe pro sia fina decido; nome, li propravole interŝanĝis sin en Auschwitz por alia malliberulo elektita de la nazioj por esti mortigita. Sekve, la katolikaj esperantistoj konsideras lin unu el siaj patronoj. Siaflanke, ankaŭ Metzger estas esplorinda figuro. Dum la granda milito li kreis pacifistan asocion, kiu uzis Esperanton kiel laborlingvon. Poste, li estis arestita pro siaj kritikoj al la naziaj politikoj kaj kondamnita al morto, efektivigita per gilotino. Pri li verkis lastatempe Ulrich Lins, sed strange lia nomo ne aperas en la plurlingve tradukita eseo de Ulrich Matthias pri la katolika kaj protestanta Esperanto-movado La nova latino de la Eklezio (FEL, 2001).

Alia nomo, kiu ne aperas en la tamen leginda eseo de Matthias estas la friso Titus Brandsma (1881-1942), malgraŭ tio ke li, kiel Kolbe, estas ankaŭ patrono de la katolikaj esperantistoj. Fakte, temas pri la sola membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu beatiĝis – tion faris Johano Paŭlo la 2-a en 1985. Pri Brandsma iom verkis en Espero Katolika Manuel Casanoves, kunfondinto kaj unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, sed ankaŭ fondinto kaj unua prezidanto de la hispana sekcio de Amnesty International (kaj ankaŭ de tiu kataluna). Estas interese, ke iu kiel pastro Casanoves, kiu evidente zorgis pri (lingvaj kaj) homaj rajtoj, trovis en Brandsma etikan modelon por sia agado.

Naskita Anno Sjoerd Brandsma, li estis karmelita monaĥo, kiu mortis en la nazia koncentrejo en Dachau. Li eniris la novicejon de la karmelanoj en 1897 kaj prenis la nomon Titus. Li fariĝis karmelana pastro en 1905. Kaj en 1909 li doktoriĝis pri filozofio en Romo. Kiel dirite, Titus Brandsma estis membro de IKUE, aperis en ties jarlibroj kaj konserviĝas leteroj, en kiuj li varbas al kolegoj por la internacia lingvo. Li aktivis ankaŭ en la frisa kulturo, estis membro de pluraj institucioj tiurilate, kaj verkis lernolibron pri la lingvo.

Profesie, lia vivo ligiĝis al la katolika Universitato de Nimego, fondita de la nederlanda ŝtato en 1923 por la katolika komunumo de la lando. Tie li estis profesoro pri historio de mistiko (fakulo interalie pri la hispana sanktulino kaj mistikulino Tereza el Avilo) kaj ankaŭ rektoro.

Li pioniris inter tiuj, kiuj avertis pri la danĝeroj de la nazi-socialismo, interalie kiel spirita konsilanto de la Nederlanda Katolika Asocio de Ĵurnalistoj. Tial li verkis, predikis kaj instruis favore al preslibero, kaj kondamnis la persekutadon kontraŭ la judoj. Krome li zorgis, ke la laboristoj de tiuj ĵurnaloj havu pli bonajn laborkondiĉojn. Kaj li favoris la ekumenan movadon.

Dum la okupado de sia lando, li daŭre agadis kuraĝe laŭ siaj valoroj kaj rifuzis kunlabori kun la kontraŭjudaj kaj naziaj politikoj de la nederlanda registaro, ekzemple pri la elpelo de juddevenaj infanoj el katolikaj mezlernejoj. Krome, li instigis fervore al la katolikaj ĵurnaloj, por ke ili ne inkluzivu nazian propagandon en siaj paĝoj kaj ne publikigu tekstojn favorajn al la naci-socialismo. Pro tio li estis arestita de Gestapo la 19-an de januaro 1942, kaj konatiĝis kun pluraj prizonoj en Nederlando, inkluzive de sep semajnoj en izolita ĉelo en Scheveningen, kaj de koncentrejo Amersfoort. Korpe malsanema, li fine estis sendita al la ekstermejo de Dachau, kie li estis plurfoje batita. Li mortis kvin semajnojn post sia alveno, la 26-an julio 1942. Atestantoj memoris lin en tiuj lastaj momentoj preĝante por la gardistoj, kaj ankaŭ por la flegistino kiu per mortiga injekto ĉesigis liajn suferojn. Same ŝi klarigis poste, ke Brandsma esceptis en sia ĝentila sinteno al ŝi, malsimile al ĉiu alia el tiaj mortantaj prizonuloj.

Krom dekoj da stratoj kaj pluraj religiaj konstruaĵoj dediĉitaj al li, hodiaŭ ekzistas Instituto Titus Brandsma en la Universitato Radboud (antaŭa Katolika Universitato de Nimego). Krome, ĉiun trian jaron oni alĵugas la Premion Titus Brandsma al ĵurnalisto, eldonejo, komunikada profesoro, eldonaĵo aŭ instituto, kiu suferis minacojn aŭ persekutadon pro sia agado en amaskomunikiloj favore al grava afero el homa aŭ kristana vidpunkto. Tiuj kaj aliaj honoroj al la frisa pastro memorigas nin ke, eĉ en ekstremaj cirkonstancoj eblas rezisti. Ankaŭ spirite.

Javier Alcalde

Bibliografio

Miguel María Arribas, El precio de la verdad, Postulación General de los Carmelitas, Romo, 1998.

Josse Alzin, Ce petit moine dangereux, Bonne Presse, Parizo, 1954.

H.W.F. Aukes, Het leven van Titus Brandsma, Utrecht-Antverpeno, 1985 [1961].

Manuel Casanoves, “P. Tito Bransma O. Carm. Martiro en la Dachau-koncentrejo antaŭ 30 jaroj”, Espero Katolika 4/1973.

Manuel Casanoves,  “La moderna martiro Tito Brandsma estis esperantisto”, Espero Katolika 11/1985.

Ulrich Matthias, La nova latino de la Eklezio, Antverpeno, FEL, 2001.

Fernando Millán Romeral, “El poema del P. Tito Brandsma en esperanto e interlingua”, Analecta Ordinis Carmelitarum 63(1), jan-jun 2013, p. 134-147.

Joseph Rees, Titus Brandsma, a modern martyr, Sidgwick & Jackson, Londono, 1971.

Fausto Vallainc, Un Giornalista martire, Ancora, Milano, 1963

[1] Kvankam ne esperantisto, menciindas Marceli Godlewski (1865-1945), kiu helpis al Wanda kaj Ludwik Krzysztof Zamenhof fuĝi el la varsovia geto


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (15 mars 2020). Kontraŭnazia katolika agado. Militrakonto. Consulté le 17 février 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb5


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.