Indonezio survoje al sendependeco

La periodo inter la sendependec-deklaro, proklamita de Soekarno (1901-1970) kaj Mohammad Hatta (1902-1980) la 17-an de aŭgusto 1945 (du tagojn post la kapitulaco de Japanio) kaj la fina akcepto fare de Nederlando de tiu sendependeco, la 27-an de decembro 1949, estas nomata la Bersiap-periodo (pretiĝo-periodo). Tiam regis perforto kaj milito, de la nederlandanoj tiel nomata «polica agado».

Nur malmulte da Esperanto-agado okazis en tiu periodo. Tamen la indoneziano Arwani (ununura nomo kiel kutime ĉe Javanoj) en sia historia skizo pri la movado sciigis ke kelkajn jarojn antaŭ la fondo de Indonezia Esperanto-Asocio jam estis Esperanto-parolantoj en la lando sed ke ili estis malmultaj kaj ne pripensis fondi nacian asocion. Laŭ li ili uzis Esperanton nur por profito al si mem kaj ne pripensis ĝian utilon de Esperanto. Nenie ni trovis pli specifajn informojn rilate al tiu aserto. Ni jes trovas ĉe Soekirdjo Dirdjosoebroto en Voĉo el Indonezio la aserton, ke post la sendependec-deklaro en 1945, estis esperantisto kiu parolis en la radio en Esperanto por klarigi pri la sendependiĝbatalo de Indonezio, kaj petis al la esperantistoj en la tuta mondo helpi Indonezion en tiu «sankta batalo». Tute ne klaras el tiu aserto ĉe kiu radio li parolis kaj pri kiu temis.

En la adresaro de Hugo Steiner, publikigita en 1947, aperis du esperantistoj el Nederlanda Hindio: la aktiva Liem Tjong Hie (1906-1991), kaj plia ĉindevena indoneziano Sick Gwan Tjoa. Liem Tjong Hie estis aktiva jam de 1924 kaj eldonis proprajn librojn kaj revuojn. Krome aperis en al adresaro du nederlandanoj kiuj tiu-tempe troviĝis en Indonezio: Mary Wesdijk estis flegistino ĉe la Ruĝa Kruco en malsanulejo en Bandoeng kaj Aart de Bes estis soldato (ĉe la prizorga peletono) en Semarang. Ĉi lasta estis ankaŭ SAT-peranto por la tuta Oceanio. Ankaŭ J. Woestenenk SAT-peranto en Indonezio (1949 kaj 1950) havis sian adreson ĉe la ĉefa malsanulejo en la sama urbo Semarang. Plej probable Wesdijk, de Bes kaj Woestenenk estis en Indonezio nur pro tio ke ili devis eniri la nederlandan armeon pro la Bersiap-periodo.

En oktobro 1948 la ĝenerala sekretario de la nacia nederlanda Esperanto-asocio La Estonto Estas Nia en la revuo Nederlanda Esperantisto alvokis sciigi la nomojn kaj adresojn de samideanoj (militistoj kaj civiluloj) por starigi ian kontakton inter izolitaj esperantistoj en Indonezio. Estas dubinda ĉu entute multaj en Indonezio legis tiun alvokon kaj ĝi almenaŭ en la gazetaro ne lasis iun ajn spuron.

En 1948 kaj 1949 aperis plurfoje reklamanoncoj en diversaj gazetoj por la korespondaj kursoj de Leidsche Onderwijsinstellingen, privata nederlanda instru-instituto. Inter la multaj eblaj kursoj estis ankaŭ Esperanto. Tiu anonco, iom adaptita, kun mencio de «»Indonesia», aperis ankoraŭ post kiam Nederlando rekonis la sendependecon de la lando. Kun anoncoj tiom oftaj kaj precipe aperintaj en tiom diversaj gazetoj, oni povas supozi ke homoj kiuj legas gazetojn, vidis la anoncon. Tamen, la mencio de Esperanto estis nur malgranda inter la multaj fakoj lerneblaj pere de la instituto, kaj malfacilas scii kiom da homoj eklernis pere de tiuj kursoj.

Ion konkretan tamen faris la indoneziano Servius Mamesah: en aŭgusto 1949 li ekeldonis la revueton Indonesia Perspektivo en Makassar, sed ni ne trovis postajn numerojn. La unua parto konsistis el politikema antaŭparolo kaj la dua el parolodo de Zamenhof el Bulonjo ĉe Maro kaj ĝia traduko al la indonezia. Li ankaŭ almenaŭ intencis instrui. Ni povas diri ke jam rapide post la milito, kvankam estis maltrankvila periodo, estis provoj relanĉi la movadon, kaj de nederlandanoj kaj de indonezianoj, sed sen multe da sukceso.

Meze de 1950, la jaron post la fino de la militaj jaroj, Albertus Cornelis van Ingen (1908-1994) en Sabang plendis en La Juna Vivo (organo de Tutmonda Junular-Organizo) pri tio ke la malmultaj personoj kiuj scipovas Esperanton ne emas aŭ ne volas okupi sin pri Esperanto aŭ ne havas tempon por ĝi. Li opiniis sian laboron pionira kaj petis la helpon de „ĉiu esperantisto“ ĉar Esperanto havas, laŭ li, grandan estontecon en la lando pro tio ke multaj personoj volas rilati internacie. Li petis siajn kolegojn sendi poŝtkartojn kaj malnovan, senvaloran Esperanto-materialon uzeblajn por la instruado. Nenia plia sekvo estis raportita.

Fine de tiu jaro refoje estis provo je organiziĝo. La revuoj Laborista Esperantisto kaj Sennaciulo ambaŭ sciigis pri la fondo en 1950 de Indonezia Esperantista Asocio kiu “celas kunigi ĉiujn esperantistojn troviĝantajn en Indonezio por pli forta propagando”. Ili ne sciigis la nomon de la iniciatinto. Willy Wagenaar ja aperis kiel prezidanto de tiu asocio en la adresaro de 1950 de Hugo Steiner kaj en alvoko en indonezia gazeto al esperantistoj kaj ne-esperantistoj por unuigi sin en la asocio. Willy Wagenaar sukcesis ne simple meti artikoleton en la nederlandlingva indonezia gazeto kaj li aperigis ĝin dulingve: nederlandlingve kaj Esperante. Tamen, ĝis nun ni ne trovis indikojn pri tio ĉu kaj se jes kiom la asocio estis aktiva, kaj kion ĝi faris. Verŝajne tio jam sufiĉe montras ke ĝi ne estis aparte aktiva. Nur en 1952 la movado restariĝis, pro la agado de la aktiva esperantistino  Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng el Sumatro. Ŝi laboris krome por virinaj kaj infanaj rajtoj, virina balotrajto, komercis kaj multe vojaĝis, interalie al pluraj Universalaj Kongresoj.

Heidi Goes

Bibliografio

Goes, Heidi. «The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia», Wacana, 16, 2, 2015, 441-469.

Goes, Heidi. 2018. Influo de politikaj cirkonstancoj je la Esperanto-movado en Indonezio. En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Ed. Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara & Kimura Goro Christophe. Novjorko: Mondial.

Goes, Heidi. 2018. Movadaj Insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (5 mars 2020). Indonezio survoje al sendependeco. Militrakonto. Consulté le 18 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb3


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.