Sekve de la germana invado en Nederlando en 1940, en Nederlanda Hindio anonciĝis la sieĝostato. La germana konsulejo en Batavia (hodiaŭa urbo Ĝakarto) estis okupita de la nederlanda polico, same kiel germanaj oficejoj. Ĉiuj 2800 germanoj estis internigitaj – inkluzive de la misiistoj kaj judoj – kaj ankaŭ 500 el la 1100 nederlandhindiaj membroj de Nationaal-Socialistische Beweging (NSB) [Naci-Socialisma Movado]. Post la japana atako al la usona mararmea bazejo Pearl Harbor – kiu okazis la 7-an de decembro 1941 loka tempo, kiam en Batavia kaj Tokio jam estis la 8-a de decembro – Nederlanda Hindio kiel unua el la aliancanoj deklaris la militon al Japanio. Ĝenerala enarmeiĝo estis anoncita kaj la restintaj japanoj estis internigitaj.
La 27-an de decembro 1941 la japanaj trupoj okupis la unuan fojon pecon de la teritorio de Nederlanda Hindio, nome la insulojn Tambelan, okcidente de Sinkawang. En la sekvaj monatoj ili venkis sur pli kaj pli da insuloj. La nederlandaj trupoj estis tro malmultaj kaj tro malbone ekipitaj, ĉar nur preparitaj por reagi al protestoj de enlandanoj. Multe seniluziigis la nederlandanojn la fakto ke en kelkaj lokoj la enlandanoj agis „malfidele“, bonvenigis la invadintojn kaj eĉ kunlaboris kun ili, ekzemple en Aceh (Sumatro).
Komence de januaro 1942 la aliancanoj decidis komune defendi la pacifikan regionon. La brita generalo Wavell iĝis komandanto por ĝia sudokcidenta parto. Nelonge poste, atakinte jam plurajn strategiajn lokojn en Nederlanda Hindio, Japanio komencis pli grandan atakon kontraŭ Nederlanda Hindio. Komence de marto Batavia kaj Buitenzorg estis en japanaj manoj. La enlanda junularo montris sian ĝojon. La 8-an de marto 1942 la nederland-hindia armeo kapitulacis.
Sekvatage komenciĝis la japana regado sur Javo. La 12-an de marto ankaŭ la usonaj kaj britaj trupoj sur Javo kapitulacis. En la sekvaj monatoj daŭre estis trupoj, precipe en Norda Sumatro kaj Timoro, kiuj kontraŭbatalis la japanan armeon. Tiu ĉi okupis pli kaj pli da insuloj de Nederlanda Hindio kaj de najbaraj landoj. En majo 1942 la ĉinoj kaj araboj devis ĵuri fidelecon al Japanio. En junio probable 300.000 javanoj – devigataj iĝi laboristoj – estis senditaj al aliaj insuloj por tie laboregi. La japana armeo internigis ne nur soldatojn sed ankaŭ (eŭropajn) civitanojn, en pluraj etapoj. Aldone entute pli ol miliono da enlandanoj estis devigataj labori kiel helpsoldato, helppolicano, soldato en la nova enlanda armeo aŭ laboristo.
Inter la soldatoj kaj la civilaj nederlandanoj estis ankaŭ esperantistoj. Johan Luiten (1917-1942), membro de La Estonteco Estu Nia, Nederlandindia Societo Esperantista en Malang, mortis jam dum batalado sur la java maro monaton antaŭ la invado de Javo. Sed precipe post tiu invado la movado suferis. Inter la multaj nederlandanoj kaptitaj de la japanoj estis ankaŭ plejmulto de la tiamaj esperantistoj. Kvinono de la militkaptitoj kaj sesono de la preskaŭ 100.000 civitanoj internigitaj mortis dum la internigo. En post-militaj raportoj la revuoj Heroldo de Esperanto (1947) kaj Esperanto Internacia (1947) menciis ĝenerale ke “multaj bravaj samideanoj mortis, aŭ estis kaptitaj, en la kontraŭjapana batalado“. Tamen en Esperanto-fontoj troveblis neniu konkreta nomo, kio instigis al serĉado en militdokumentoj, tiel ke eblas nun citi la sekvajn nomojn kun certeco. La pensiita kolonelo Edward August Steinmetz (°1889) mortis la 9-an de marto 1942, supozeble dum batalo aŭ dum oni provis kapti lin. La sekvaj esperantistoj estis militkaptitaj en la unuaj tagoj de la invado en Javo (8-a ĝis 11-a de marto 1942) kaj forpasis dum tiu internigo: Wibo Gerard Joustra (1898-1943), Rutger van der Klip (1905-1943) kaj Andries van Leeuwen (1917-1943). Krome estis militkaptitaj en la sama periodo, sed travivis multaj esperantistoj[1].
Anton van der Vossen estis kaptita poste en tiu marta monato kaj forpasis dum la internigo. La brito Rupert Falkland Vaughan (1878-1958) en Borneo estis kaptita en majo 1942 kaj travivis. Post la reveno li decidis edziĝi kun sia dediĉita japana domhelpantino, kiu en la milito, je granda risko, helpis aziajn enloĝantojn kaj aŭstraliajn milit-kaptitojn kaj savis multon el liaj havaĵoj. En siaj rememoroj, li deklaris ke li tiel sukcesis savi ŝin de nemerititaj suferoj post la milito.
Serĉado en la arkivoj ebligis retrovi liston da esperantistoj (verŝajne preskaŭ ĉiuj civiluloj) kiuj iam eniris iun japanan internigejon kaj forpasis dum tiu periodo[2]. Aliaj pli bonŝancaj estis internigitaj sed travivis la durajn kondiĉojn de la kampoj[3].
Gerrit H. De Heer, kiu havis japanan patrinon, laboris kiel interpretisto ekster la internigejoj. Tio tamen ne estis tre bona pozicio: li estis pagita same kiel oni pagis ŝoforon kaj la domo de lia patrino estis konfiskita. La japanoj uzis por alparoli lin kaj la patrinon nur ŝian fraŭlinan [japanan] nomon «Yamaguchi».
Estas evidente ke en situacio en kiu grandparto de la viroj kaj poste ankaŭ de la virinoj estis en internigejoj, en ofte tre malfacilaj cirkonstancoj, la Esperanto-movado ne povis daŭri. Cetere, ankaŭ por tiuj kiuj ne estis en iu internigejo la situacio ne facilis. Pro la multaj mortintoj kaj pro tio ke multaj forlasis la landon en la unuaj jaroj post la milito ĝi ankaŭ ne povis simple restariĝi post la milito.
Heidi Goes
Bibliografio
Goes, Heidi. «The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia», Wacana, 16, 2, 2015, 441-469.
Goes, Heidi. 2018. Influo de politikaj cirkonstancoj je la Esperanto-movado en Indonezio. En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Ed. Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara & Kimura Goro Christophe. Novjorko: Mondial.
Goes, Heidi. 2018. Movadaj Insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
[1] Gerardus Johannes Das, Adrianus van Dort, Jean Baptist Joseph François Flieger, Wilhelm Franciscus Jacobus Geldmaker, Klaas Gorter, Pieter Groenhart, Willem Harm de Jonge, Jan Frederik Lambert Lumaye Schuld, Ludovicus Johannes Schoutens, A. Piet Verduyn Lunel kaj Tonnis Wildeman.
[2] Josephine Sare Rosine Baerveldt-Haver, Leendert Bestebreur, Christiaan Hendrik van Dorp, Cornelius Antonius Albertus Haccou, Cornelius Marius Hamaker Sr., Simon Joris IJsselstein, Margaretha van Orden, Sophia Frederika Reitsema-Berghuis, Louis Henry Eduard Schoonheyt, Charles Henri Smets, Willem Hendrik Spanjaard.
[3] Frederik Hendrik Belloni, Wilhelmus Gerardus Van Eyndthoven, Alphonsus Ignatius Faverey, L.A. Gerrits-Turk, Jan van Hinte, Elisabeth Susanna van Hinte-Zandvliet, George Leopold Blot, Willem Iken, Albert Knegt, Maarten Kruyt, Albert Johan Jacob Kuik, Henri Theodoor Marie Leeman, J.Th. Mulder, Andries Nol, Julius Rossknecht, Gerrit Leonard Rudolph Wijbers, Robert Neil Williams kaj Hendrik Zaalberg.
Bildo
Katy Mutton, Secret Sky over Palembang (fragmento), 2012, Camberra, Australian War Museum, CC BY NC 3.0.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (2 mars 2020). Nederlanda Hindio sub japana jugo. Militrakonto. Consulté le 4 décembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb2