Paul Friedrich Wilhelm Tarnow naskiĝis en Barmen (nun parto de la urbo Wuppertal en Germanio) kaj tie pasigis sian junaĝon. La gepatroj baptis lin „Friedrich Wilhelm” laŭ la tiama kronprinco, kiu portis la esperon de tiamaj liberaluloj. Plibonigoj de la urba infrastrukturo, ekzemple la laŭpaŝa elektrizado de stratlumoj, estis gravaj faktoroj de la urba evoluo. Kiel deksep-jarulo li observis la konstruadon de la pendfervojo de Wuppertal. La perspektivo al daŭre kreskanta bonstato kaj la deziro partopreni ĝian formadon, verŝajne estis grava motivo por li studi maŝinkonstruadon. La fervojo kiel motoro de la ekonomio kaj prospero certe influis lian ligon al Esperanto, ekzemple lian varbadon ĉe la fervoja administracio en Katovico kaj la decidon akcepti en 1912 la prezidantecon de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.
Li lernis Esperanton en 1907 kiel studento en Hannover kaj ekaktivis intense en propagando kaj vojaĝo por Esperanto-rilataj aferoj, kion li detale komunikis en artikolo pri si mem en Enciklopedio de Esperanto.[1] Post la Ido-skismo li estis kunaŭtoro de broŝuro La reforma demando (Dresden, C. Heinrich, 1908). Ene de la militistaro kaj en preskaŭ ĉiu studenta korporacio oni kutimis sekvi naciajn antaŭjuĝojn. La ideo de interkompreniĝo per Esperanto estis alloga kontrasto kontraŭ tiaj pensmanieroj. Ĝi ŝajnis pli adekvata al la spirito en la epoko de tutmondiĝo ol pensado konforme al hereda malamikeco.
Sekve de instigoj ricevitaj dum la kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Augsburg (1910) li ĉesis pri la propaganda aktivado kaj turnis sin al “la laboro de bibliografiado kaj kolektado, ne nur pri Esperanto, sed la tuta kampo de ĉiuj mondlingvoj!” (Komuniko de Tarnow, 1-5-1944). Tio estis eksterordinara, ĉar aliaj planlingvoj apenaŭ ludis socian rolon, kvankam estis inter ili severa konkurenca batalo sur teoria tereno.
En 1913 Tarnow trovis laboron ĉe la Regna Ŝipfarejo de Kiel (maldungita pro ties likvido baldaŭ post la unua mondmilito). En 1931 la familio Tarnow translokiĝis al Düsseldorf, kie li mem laboris kiel ŝtatoficisto en la kontrolado de ne moveblaj maŝinoj por la Rejna Provinco.
Ankaŭ dum la milito li daŭrigis la kolektadon por sia mondlingva arkivo. Eĉ sub la militaj kondiĉoj li sukcesis ricevi ekzemplerojn de publikaĵoj el eksterlando. Tiamaniere li estis pli bone informita ol la plimulto de la esperantistoj en la Germana Regno.
Li edziĝis en 1917. Jarojn poste li skribis pri sia laboro por la arkivo, ke li ellitiĝis ĉiun matenon je la kvara horo kaj preskaŭ ne havis tempon por aliaj aferoj. Vane li serĉis aliajn interesitojn por sia projekto kaj lia edzino ne parolis Esperanton. Ankaŭ mon-donantojn li ne trovis; peto al riĉega usonananino, Alice Vanderbilt Morris (1874-1950), estis senrezulta. Li verkis plurajn kontribuaĵojn por Enciklopedio de Esperanto (1933/34), de kiu li estis unu el la ĉef-kunlaborantoj. Kune kun József Takács (1890-1944), hungaro kaj judo, profesie dentkuracisto, li kompilis en 1934 Katalogon de Esperanto-gazetaro (Jablonné nad Orlicí, Antonín Pražák, 1934). Ambaŭ konis unu la alian ekde 1910 kaj estis amike interligitaj.
De aŭgusto ĝis decembro 1934 Tarnow estis prevente arestita de Gestapo pro (nepruvita) spionado. József Takács en 1935 verkis cirkuleron, en kiu li alvokis, ke oni skribu al la germana ŝtatestro, do Hitler. La alvokitaj personoj apelu, ke oni “reguligu la aferon [de Paul Tarnow] laŭ la principoj de justeco kaj humaneco”. Tarnow estis liberigita, sed mankis profesia kaj civila rehonorigo. Li ne rajtis plue labori. Finfine pro siaj propraj kontaktoj en la ŝtata aparato li povis reveni al la antaŭa statuso.
Krome li ricevis, post antaŭa oficiala peto, la permeson kompletigi sian kolekton. Sed li ne rajtis montri ĝin al aliaj personoj aŭ ĝin analizi. Intertempe Paul Tarnow fariĝis denove pli memfida kontraŭe al la tempo tuj post sia liberigo el la aresto, kiam li estis malgrasiĝinta kaj timigita.
Malgraŭ la permeso li kelkfoje estis vokita al la Gestapo-oficejo de Düsseldorf kaj devis doni klarigojn pri alskribitaj personoj kaj konfiskitaj revuoj. Je la komenco de 1940, pro la militaj kondiĉoj, oni malpermesis al li skribi al eksterlando en Esperanto. Li ankoraŭfoje provis trovi favoran regulon por la alsendaĵoj de eksterlando per apela letero al Gestapo. Siajn amikajn rilatojn en la tuta mondo (laŭ Takács temis pri 10.000 rilatoj) li prezentis kiel modelon. La ĉefsidejo de Gestapo en Berlino fine konfirmis la malpermeson al Tarnow havi kontakton eksterlanden en Esperanto. Ĝi proponis, ke eksterlande oni kolektu por li ĝis la fino de la milito kaj poste disponigu la materialojn. Ja la Gestapo havis intereson en tiu materialo kie troviĝis laŭ ĝi la pruvo pri la juda ambicio konkeri la mondon.
La aeratakoj al Düsseldorf kaj ekde 1943 apopleksioj afliktis lian vivon. Foje li ne povis iri al la kelo de sia domo dum aeratakoj pro sia korpa malkapablo. Ekde aŭtuno 1944 li tranoktis en sia laborejo, la Landeshaus, centra administraciejo de la Rejna Provinco, unu kilometron for de sia domo. Tie li povis iri en bombŝirman kelon per lifto. Sed en decembro 1944 li suferis plian, ĉi-foje mortigan apopleksion. Li ne eksciis, ke József Takács estis murdita fare de hungaraj faŝistoj en oktobro 1944.
Jam antaŭ lia unua apopleksio estis preparita la evakuado de la arkivo por eviti ĝian detruon dum militaj okazaĵoj. Tarnow interkonsentis kun la universitato de Kolonjo, ke ĝin transprenu la universitata biblioteko. 45 kestegoj estis plenigitaj kun ĉirkaŭ 4900 kilogramoj da arkiva materialo. Dum la evakuado – post lia morto – la plimulto estis detruita. La enhavo de 16 kestoj kun literaturo el la “mondlingva arkivo” de Paul Tarnow sukcesis eniri la stokon de la biblioteko.
En persona komuniko al la sviso Hans Jakob (1891-1967) de la 1-a de majo 1944 Tarnow skribis pri pluraj amikoj kaj konatoj. La diverseco, ĉefe rilate la mondkonceptojn, estis granda: inter ili estis la NSDAP-membro Kurt Walther (mortis 1942), la gvida SAT-funkciulo Norbert Barthelmess (1897-1987) kaj József Takács. Oni tion ne miskomprenu kiel moralan relativismon. Paul Tarnow konsekvence enigis en sian menson la vizion de Ludwik Lejzer Zamenhof pri “homara familio”. La volapukisto Johann Schmidt (1895-1977) skribis komence de 1966 en letero: “… koncerne la leterojn de Paul Tarnow, ili estis tiel malfermaj, ke li kaj ĉiu ricevanto ĉiutempe devis esti preparitaj por malagrablaj sekvoj. Ke Paul Tarnow ne timis danĝeron kaj faris multon por rasisme persekutataj personoj, mi ankaŭ scias.[2]“
Pro lia demokrata sinteno kaj civila kuraĝo, jam en aprilo 2003 al la urba registaro de Düsseldorf estis prezentita propono nomi straton laŭ Paul Tarnow. Ĝis nun neefektivigita.
Hans Bernd Ashauer-Jerzimbeck
La aŭtoro dankas al Harald Schmitz pro lia grava helpo eviti lingvajn erarojn.
Fonto
Maŝinskribita manuskripto sendita de Tarnow al Jakob (1/05/1944).
Bibliografio
Jean Amouroux, “La Esperantista Dreyfus-afero”, Esperanto aktuell, vol. 14, 1995, n-ro 8, p. 4–5.
Hans Bernd Ashauer-Jerzimbeck, “Bekenntnis zur Weltoffenheit und Menschenfreundlichkeit. Zur Erinnerung an den Esperantisten Paul Tarnow (1881–1944)”, Düsseldorfer Jahrbuch. Beiträge zur Geschichte des Niederrheins, vol. 85, 2015, p. 271-289.
Julia Isbrücker, “La sorto de Paul Tarnow”, La Praktiko, vol. 19, 1955, n-ro 7/8, p. 110–111.
Georg Johannes, “S-ano Tarnow kaj liaj Esperantaj kolektaĵoj”, Germana Esperanto-Revuo, vol. 8, 1955, p. 66.
Hans Wingen, “Publika Esperanto-libraro en Kolonjo”, Esperanto-Post, vol. 6, 1953, n-ro 12, p. 138, kaj Germana Esperanto-Revuo, vol. 7, 1954, n-ro 1, p. 4.
[1] L. Kökény kaj V. Bleier (red.), Enciklopedio de Esperanto, represo, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1979, p. 537.
[2] Letero de Schmidt al Ulrich Lins, 25-1-1966, privata kolekto.
Bildo
Anselm Kiefer, Zweistromland, 1981-1985, Fotis Astrup Fearnley Museet, Oslo.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Ulrich Lins (27 février 2020). Kolektanto, kiu spitis la naziojn. Militrakonto. Consulté le 19 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb1