Latinigi lingvojn

En Japanio, kie oni tenas tre komplikan skribsistemon pro historiaj kondiĉoj, movado por reformi ĝin jam havas longan historion ekde la fino de la 19a jarcento. Unu el la tiamaj ĉefaj reformoproponoj estas totale latinigi la sistemon. Ekorganiziĝo de la movado en 1885 estis preskaŭ samtempe kun la publikigo de la lingvo Esperanto. En 1887/88 la taggĵurnalo Yomiuri prezentis Esperanton en Japanio. En 1902 la unua japanlingva lernolibro de Esperanto aperis kaj estis tiel bone vendita ke la sesa eldono estis presita nur post kelkaj monatoj. La du prilingvaj fluoj de kulturaj movadoj, la esperanto kaj la latiniga, daŭris en la 20an jarcenton fluktuante kun kelkaj furoroj.

La gazeto Latinigo naskiĝis ĝuste ĉe la vojkruciĝo de la du lingvaj movadoj rekte dum la faŝisma periodo. La iniciatinto, SAITŌ Hidekatu [esperante saitoo hidekacu], intencis funkciigi la gazeton kiel forumon de la du movadoj : parte por internacie kunigi latinigo-movadojn de diversaj lingvoj en foraj landoj, parte por krei konkretan praktikan uzoŝancon de la lingvo Esperanto. Aliloke ni tute ne povas trovi similan provon kiel Saitō intencis. Krome se oni pripensas historian fonon, el kiu la gazeto ekiris la historie propregaj trajtoj de la gazeto kaj Saitō kompreniĝos. Ĝi ekaperis unu monaton antaŭe de la Incidento de la ponto Marco Polo, la 7-an de julio 1937, kiu okazigis la Ĉini-Japanio militon, kaŭzo de la Pacifik-Azia milito kaj ĝia konsekvenca pli faŝismigo de la japania socio.

Saitō, kiu naskiĝis en 1908 en la gubernio Yamagata en la norda Japanio, studis japanan kaj ĉinan literaturon en Tokio. Ankaŭ Esperanton Saitō lernis tiam. En 1931 tiu finis siajn studojn skribinte tezon pri la origino, historio kaj la estonteco de la japanlingva literosistemo, kaj fariĝis instruisto de bazlernejo hejmloke, kie Saitō edukis ankaŭ vilaĝanojn pri latinigita japanlingva skribsistemo. Sed tiaj agadoj kaŭzis areston pro la denunco, ke Saitō propagandas “ion malbonan” estante “ruĝiĝinta” instruisto kaj sekve perdis la laboron. Ekde tiam Saitō absorbiĝis en studoj de japanligva dialekto kaj movado de latinigo, skribis arde kaj multe en japanligvaj gazetoj. En 1936 Saitō mem publikigis la libreton Teorio de latinigo de la ĉina lingvo de Yè Làishì (Ĵelezo, 1911-1994), Lǔ Xùn (1881-1936) kaj aliaj, tradukinte el la ĉina en la japanan, kaj la sekvantan jaron fondis Internacian Latinigan Klubon ĉe sia hejmo, kaj tute sola komencis mane eldoni la gazeton Latinigo. Laŭ la mallonga postparolo nomita “Ruĝa inko”, Saitō akiris iun helpon de alia movadano, sed verŝajne nur nerekte. Oni povas facile observi forte intencan inklinon internaciigi la gazeton, se oni trarigardas la enhavon.

Fig. 1 Enhavoj de la unua Latinigo kaj la dua.

La dua kajero en 1938 estis jam la lasta, ĉar la eldonado mem kaj vaste internacia korespondado tiris atenton de Speciala Altpolico, nome politika polico, kiu kontrolis ideojn kaj ĉiajn sociajn agadojn de popolo. Ili persekutis Saitō pro krimo kontraŭ la Leĝo por Ordotenado. La polico kaj juĝejo tiris konkludon, ke Saitō agadis sub la influo de Kominterno. Post la aresto ĝis la fino de la vivo Saitō ne akceptis konvertiĝon al la oficiale propagandataj ortodoksaj mitoj, per kiu arestitoj povus esti liberigitaj. Onidire tiu propagandis latinigon kaj Esperanton al gardistoj en malliberejo, kaj mortis pro serioza ftizo en 1940.

Fig. 2 Anonco kaj alvoko pri la nova gazeto, probable en 1937

Laŭ la prilingva ideo de Saitō latinigo celas faciligi multigon de scio kaj skribesprimadon de ideo por ordinara popolo. Se oni konsideras la tiutempan skribsistemon komplikan kaj konsumendan de lernoresurso, popolo, al kiu mankas lernoriĉfontoj, nome tempo, mono kaj kapablo, ne povas abunde akiri scion. Konsekvence kono estos monopoligita de malmulte da homoj socio-kulture riĉaj. Latinigo forigos tian monopolon, tiel ke scio apartenu al ĉiuj. La saman rolon, kiun latinigo ludas en Japanio, povos ludi Esperanto en la kunteksto tutmonda. Sume starigante internacian kontakton por latiniga movado per eldonado de la gazeto, Saitō celis elbaze demokratiigi socian strukturon. Politikaj persekutantoj, kiuj aĉkondiĉe malliberigis kaj mortigis la eldonanton nur en la aĝo de 32 jaroj, miskomprenis la celon de la gazeto, kiu tute ne havis rilaton kun Kominterno. Sed unu lingvomovadano kun idealo de pli egaleca socio certe staris fundamente kontraŭ la tiama registaro kaj socio-strukturo faŝismiĝinta, kio donis sufiĉan kialon por politika premado.

Post 80 jaroj de la mortigo de Saitō, la lingva kaj komunika problemaro klare prezentita tiam ankoraŭ restas antaŭ ni, eĉ malboniĝinte, ekzemple la hegemonio de la angla lingvo kaj aliaj formoj, kiuj pravigas postkoloniisman malegalecon kaj maljustecon. Kiel unu ekzemplo de historiaj spertoj la gazeto Latinigo kaj la pensado de la redaktinto daŭros ankoraŭ esti notindaj ne nur en la studo de lingva movado kaj esperantologio, sed ankaŭ por kompreni unu aspekton de la faŝisma epoko en Japanio.

KADOJA Hidenori

Fig. 3 Nur gazeta kovrilo restas. Verŝajne la enhavo estis preskaŭ preta sed perdita.

Bibliografio

Japana traduko de la du kajeroj de Latinigo aperis en la revuo Syakai Gengogaku (Socilingvistiko, ISSN1346-4078), n-roj 18/19, 2018/19, respektive pp.120-146, pp.145-168.

Kobayasi, Tukasa, “Esuperanto undō to Saitō Hidekatu (1)-(4)”, La Movado, n-ro 511, 512, 513, 514, 1993

Satō, Zisuke, Hubuku nodura ni — esuperantisuto Saitō Hidekatu no syōgai, 1997.

Legu rete aŭ elŝutu la revuon Latinigo.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (23 janvier 2020). Latinigi lingvojn. Militrakonto. Consulté le 28 avril 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmaw


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.