Libera Liberto

En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo.

Liberto Sarrau (Fraga, Aragono, Hispanio, 1920 – Parizo, 2001) venis el familio de ministoj. Kiam lia patro Antonio suferis laboran akcidenton, la familio translokiĝis al Barcelono. Antonio fariĝis ano de la liberecana sindikato CNT kaj pro tio estis maldungita. Sekve, li malfermis gazet-kioskon.

En tiu kiosko eklaboris la juna Liberto, kiu de ĉiam legis avide la ĵurnalojn. Li samtempe frekventis raciisman lernejon (laŭ la modelo de la pedagogo Francisco Ferrer i Guàrdia), kie interalie oni instruis Esperanton en la vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Tiuj lernejoj ekzercis la lernantojn al libera kaj kritika pensado kaj baziĝis sur la kunlabora lernado inter samklasanoj, dum la instruisto rolis kiel faciliganto de la afero. Ili estis gvidataj de civilaj asocioj kaj laboristaj sindikatoj, kaj fokusiĝis pri scienco kaj naturo anstataŭ religio, sen punoj aŭ ekzamenoj.

Ankoraŭ adoleskanto, Liberto kunfondis la liberecanan junulgrupon Quijotes del Ideal. Ano de la sama grupo estis la konata anarkiisto kaj esperantisto Germinal Gracia. Dum la socia revolucio en Hispanio, ili partoprenis terkulturan kolektivigon, kaj ankaŭ batalis volontule kontraŭ la ribeluloj. Post la Hispana milito li ekziliĝis al Francio kaj konatiĝis kun koncentrejoj en Saint-Cyprien, Le Barcarès kaj Agda. Dume, lia patro estis ekzekutita en Barcelono.

En 1941 la nazioj rekrutis lin pere de la organizo Todt por konstrui la Atlantikan defendan muregon. Liberto sukcesis fuĝi kaj en 1942 alvenis al Casablanca trans Hispanio kaj Portugalio. Verŝajne tie li finlernis la internacian lingvon. Tiam li laboris kiel mekanikisto por la usona armeo kaj lia filo Suno, naskiĝinta en Casablanca kun esperantlingva antaŭnomo, memoras anekdoton, nome la grandan surprizon kiam Liberto vidis usonan oficiron, kiu portis verdan stelon. Ĝis tiu momento li kredis ke Esperanto estas afero de anarkiistoj. Ili restis en Maroko kaj Alĝerio ĝis la fino de la dua mondmilito.

En 1946 Liberto decidis partopreni la lukton kontraŭ la diktaturo en Hispanio, kaj kunfondis la rezistan grupon 3 de mayo (3 de majo), kun sia kunulino Joaquina Dorado kaj aliaj konataj aktivuloj kiel Germinal Gracia kaj Raúl Carballeira, kiuj verkis interalie por la liberecana esperantlingva gazeto Senŝtatano. Post kelkaj agoj en Hispanio, Raúl Carballeira estis murdita de la polico[1], Germinal Gracia fuĝis kaj revenis Francien (li poste elmigris al Venezuelo) kaj Liberto Sarrau estis arestita. Liberigita post dek jaroj, lia filo Suno revidis lin nur kiam li estis 14-jara.

Ekde 1958 Liberto vivis en Francio, kun la projekto (neniam realigita) krei liberecanan naturan lernejon. En pluraj dokumentaj filmoj de la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la pasinta jarcento li asertas esti multe pli konvinkita pri la taŭgeco de anarkiismo ol kiam li estis juna romantikulo. En tiuj jaroj, li restis ideologie kohera, ne drinkis, ne fumis kaj juĝis edukadon la ĉefa ilo por ŝangi la konscion de la homoj kaj plibonigi la socion.

Parto de lia grava postlasaĵo konserviĝas en la Internacia Instituto pri Socia Historio en Amsterdamo, interalie korespondado kun esperantistoj kaj ankaŭ kun aktivuloj de la hispana rezistado kontraŭ Franco. Alian parton posedas lia filo Suno, kiu planas verki biografion pri li.

Javier Alcalde

Fontoj

Les anars (1970). Radio Télévision Suisse

https://www.rts.ch/archives/tv/information/3471700-les-anars.html

Vivir la Utopía (1987). Radiotelevisión Española

http://www.rtve.es/alacarta/videos/programas-y-concursos-en-el-archivo-de-rtve/anarquismo-vivir-utopia-1930-1939/942896/

Persona intervjuo de Javier Alcalde kun Suno Sarrau. Barcelono, 5-an de Decembro de 2019.

Bildo

Pedro kaj Liberto Sarrau, Germinal Gracia (foto de la 30-aj jaroj, RR)

[1] Fakte, ne klaras ĉu temis pri (mem)murdo. Laŭ Germinal Gracia, plej verŝajne Raúl Carballeira pafis sin ĵus antaŭ la alveno de la policanoj.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (21 décembre 2019). Libera Liberto. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmaq


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.