La Biblioteko Ramon Molera Pedrals en urbo Moià (Katalunio) estas privata biblioteko kiu konservas pli ol 4.000 volumojn kaj 2.240 titolojn de periodaĵoj. La biblioteko aktivas en la t. n. « rondo Takács » kiu produktas bibliografion de esperanto-periodaĵoj. La Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto aperis en Budapeŝto en 2010 (kun postaj retaj ĝisdatigoj). Ĝi ampleksas 1.200 paĝojn kaj referencas pli ol 14.000 periodaĵojn.
Krome Biblioteko Molera regule ciferecigas periodaĵojn de sia havaĵo. En la lastaj semajnoj estis enretigitaj pliaj interesaj kolektoj :
- Informa Bulteno (1937-1938), aperigita de CNT kune kun aliaj anarkio-sindikatismaj organizaĵoj. http://bibliotekomolera.org/informabulteno.html
- Generalitat de Catalunya. Presidència. Comissariat de propaganda. Comunicat de Premsa (1937, nekompleta), esperantlingvaj gazetaraj komunikoj de la kataluna registaro. http://bibliotekomolera.org/comissariat.html
- Proleta voĉo (1932-1934, 1937-1938 nekompletaj), presorgano de Prolet-Esperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj (PUIL). http://bibliotekomolera.org/proletavoco.html
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (2 décembre 2019). Periodaĵoj de la hispana enlanda milito. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rman