Elŝuti Carlo Minnaja, Beletra Almanako, 13, 2019, 34
Esplori la mondmilitan travivaĵon ne nur signifas esplori la arkivojn, la periodaĵojn kaj la ceterajn restantajn dokumentojn. La evento sedimentiĝas en la kolektiva memoro kaj la momento en kiu la memoro esprimiĝas posedas evoluantan enhavon kaj sukon. Dummilitaj infanoj eble ne rekte memoras la periodon sed fariĝante plenkreskaj en tuja postmilita periodo ili transdonas specifan familian historion farita de personaj emocioj kaj interpretoj peritaj de ĉirkaŭantaj plenkreskuloj.
Intervjuante ilin hodiaŭ, pli ol 70 jarojn post la fino de la milito, kondukas ilin akordi siajn memorojn kun ĉio kion ili eksciis poste pri la milito, esprimi la deziron persone kompletigi la kutiman militrakonton, atesti pri la suferoj kaj elturniĝoj de la propra familia rondo.
Ni liveras hodiaŭ intervjuon faritan speciale kadre de la projekto Militrakonto kristnaske 2018 kun Carlo Minnaja (naskiĝis 1940), fama esperantisto kaj beletristo, jam esperantlingvano dummilite, kiu kreskis en Romo disŝirita inter faŝismo kaj rekonkero de la aliancanoj. La gepatroj de Carlo estis tre aktivaj an la t. n. neŭtrala movado kaj la patro ludis gravan rolon en la organizado de la Universala Kongreso en Romo (1935) kaj estis unu el esperantaj voĉoj de la oficiala itala radio por eksterlando ĝis 1942. Malgraŭ la uzo de esperanto cele al propagando de la reĝimo-prestiĝo, la movado spertis ekde 1936 kreskantajn malhelpojn, limigojn kaj malpermesojn.
Minnaja detale rakontas kaj la evoluon de la itala movado en tiu milita kaj postmilita periodo, kaj konkretajn anekdotojn, foje amuzajn kaj foje malĝojigajn, ankaŭ utilajn por pli bone kompreni ŝlosilan periodon de la dudeka jarcento. La atesto liveras al la leganto kvanton da pripensindaj faktoj pri la ĉiutaga vivo de esperantlingva familio en Romo, pri la kompleksaj rilatoj de la Esperanto-movado kun la tiama faŝisma reĝimo, pri la pluaktivado malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj kaj pri la elmilitiĝo en la okuloj de konvinka esperantisto.
Pascal Dubourg Glatigny
Bildo
Roberto Rossellini, Roma città aperta, 1945.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Pascal Dubourg Glatigny (19 octobre 2019). Infanaĝo dum faŝisma periodo. Militrakonto. Consulté le 19 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmal