Dum la pariza konferenco “Esperanto en moderna vivo”, 14-17 Majo 1937, premieris la pacifista silenta filmo Antaŭen! Ĝin aŭtoris la franco Jacques-Louis Mahé (1912–1992), poste pli konata pro Angoroj, la unua esperantlingva longdaŭra fikcia filmo produktita en 1963. Tiu konferenco okazis en la kadro de la Internacia Ekspozicio “Artoj kaj teknikoj en la moderna vivo”.
Antaŭen dividiĝas en du partoj. La unua esence klarigas kiel kreiĝas esperantisto, nome per la lingva problemo kaj rilataj interkulturaj temoj. Vizitanto el fremda lando alvenas Parizon kaj klopodas interkomuniki kun la lokanoj. Evidente por la spektantoj li malsatas, soifas kaj serĉas lokon por restadi. Tamen, iu ajn gestlingva kaj desegna komunikklopodo montriĝas ne ebla kaj vivigas lin komikaj kaj absurdaj aventuroj kun pluraj roluloj: multlingva interpretisto, policano, portisto, taksiisto, sordulo, preskaŭ-blindulino, perfortemaj kaj persekutemaj junuloj, publikulino, ebriulo kaj riĉulo.
Fine li renkontas modernan esperantiston, memfidan kaj bone vestitan, klare triumfintan. Li klarigas al la ĉefrolulo, ke ekzistas facile lernebla internacia lingvo, kaj tuj instruas ĝin al li pere de amuza Ĉe-metodo. Tiam oni ekscias ke li nomiĝas Petro, kaj la esperantisto Durand. Poste Durand kondukas Petron al barbiro, kiu plibonigas lian aspekton. Tuj grupeto de simpatiaj junaj esperantistoj prenas Petron kiel unu plian el sia grupo kaj afable portas lin al turismo en la urbo. Kiam ili pasas tra la sidejo de la pariza esperantistaro, multaj homoj aliĝas al la grupo kaj daŭras la urba promenado. Ili tagmanĝas kune en restoracio Agapo, vizitas la artan kabaredon La Bolanta Kaldrono kaj ankaŭ esperantan ŝipon, kie ĉiuj kunmanĝas grandan babelturan kukon kaj kunkantas verŝajne la pacifistan himnon La Espero.
Pere de la vorto ‘milito’ la filmo transiras al dua parto, pli lirika kaj pli ideologia. En ĝi ĉefrolas junulino, kiu spektas unuflanke la vivon en milito (bombado, detruado, vunditoj, murditoj) kaj poste en paco (floroj, naturo, terkulturo, trankvilo). Poste aperas infano, kiu ludante ŝajnas partopreni militparadon… ĝis kiam la konscia junulino gvidas lin al la vojo de la paco. Tiam la ekrano montras mondmapon kaj la sidejon de Ligo de Nacioj, kie homoj el malsamaj landoj parolante malsamajn lingvojn malfacile sukcesas atingi interkonsenton. Samtempe, oni spektas esperantan renkontiĝon, kie simile homoj el malsamaj landoj parolante la saman helplingvon tamen facile kaj beletose komunikiĝas. Alivorte, ŝajnas diri la filmreĝisoro, tiel povintus funkcii internacia diplomatio.
Surekranas tiam bildoj pri pluraj landoj, inkluzive de la nazia aglo kaj la Eiffel-Turo. En 1937 oni ja timas la danĝerojn de nova milito inter la eternaj malamikoj sed esperas ke iel oni sukcesos eviti ĝin. Internacie estas la periodo de politiko de cedoj al Germanio.
La filmo finiĝas per la majuskla vorto PAX, dum ĉiam pli da manoj interligiĝas.
Temas pri propagandaĵo, realigita kunlabore kun la Franca Societo por Propagando de Esperanto. Teknike ĝi estas amatora kaj enhave iom naiva, sed sufiĉe altkvalita por la epoko. En ĝi aktoras pluraj anoj de la pariza grupo, inkluzive de ties tiama motoro Pierre Petit (1904– 1983), la menciita s-ro Durand. Ĝi ŝajne celas montri la potencialon de Esperanto kiel interhelpa lingvo je persona nivelo, sed ankaŭ por internaciaj rilatoj. Jen lingvo, kiu enhavas internan ideon. Ĉu ĝi povus do havi ian rolon rilate al konstruo de paca kaj paciga kunvivado?
La sola konata kopio de tiu filmo troviĝas en Kultura Centro Esperantista, La Chaux- de- Fonds, Svislando.
Javier Alcalde
Fonto
Antaŭen!, Jacques-Louis Mahé, Parizo, 1937.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (5 mai 2019). Antaŭen ! Militrakonto. Consulté le 10 février 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rma4
Ĉu vi scias kie mi povas trovi ĉi filmon?
Laŭ nia scio, la unika ekzemplero de tiu filmo troviĝas ĉe KCE en La Chaux-de-Fonds. Bedaŭrdinde neniu kopio estas konservata en sekura kaj publika deponejo. Vi povas kontakti KCE ĉe la sekva retadreso : kce@esperantio.net