Okaze de la okdekjariĝo de la fino de la hispana milito (1939-2019), pluraj ĵurnaloj en Hispanio publikigis raportaĵojn kaj detalajn informojn prie. Unu el ili estas la dekstrema La Razón. Interalie oni intervjuis du veteranojn de la milito, unu el ambaŭ flanko. Ĉe la respublikana flanko, la elektita homo estis Antonio Marco Botella, naskiĝinta en 1921. La teksto klarigas, ke li partoprenis sepdepjara la lastajn semajnojn de la milito, kaj poste ekziliĝis al Nordafriko en la sama ŝipo kie vojaĝis elstara esperantisto kaj militisto: Julio Mangada Rosenörn. Marco Botella travivis plurajn koncentrejojn en la francaj kolonioj, kie li unue instruis Esperanton, kiel menciite en la artikolo.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (12 avril 2019). Okdekjariĝo de la fino de la hispana milito. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rma2