Ada Sikorska-Fighiera (1929-1996) estas fama figuro de la esperanto-historio. Ŝi estis ĉefredaktorino de la gazeto «Heroldo de Esperanto» ekde 1962.
Malpli konata de esperantistoj estas ŝia frua vivopaso. De tajgo al minaretoj, aŭtobiografia rakonto kiun ŝi aperigis en 1992 restas eble la sola esperantlingva atesto pri la longdaŭra epopeo de poloj deportitaj al Sovetio en 1940 kaj plusenditaj al Irano en 1942. La verko liveras la taglibron de 11-jaraĝa knabino.
Pri kiu epopeo temas? Filino de oficiro, Ada vivis kun sia familio apud Varsovio. Same kiel multaj poloj komence de la germana invado, septembre 1939 familio Sikorski elfuĝis la ĉefurbon orienten por atingi okcidentan Ukrainion, tiam parto de Pollando. Senpatre alveninte ili estis akceptitaj de familianoj en Lvivo (Lwów). La patro de Ada, internigita de sovetoj en Starobielsk, estis unu el la 16 000 polaj oficiroj pafmortigitaj en marto 1940. Kiam ŝi verkas sian taglibron, Ada ne jam scias pri tio. Sed ŝi priskribas la alvenon de sovetianoj en Lvivo, kiuj meze de septembro 1939 alproprigis al si la orientajn polajn teritoriojn, kaj kunigis ilin al la Soveta Ukraina Respubliko. La sovetigo de la regiono provokis plurajn tajdojn de deportado de poloj vidataj kiel «politike suspektindaj» aŭ «socie fremdaj». En piednoto kiun Ada aldonis jarojn poste al sia taglibro, ŝi citas la nombron de 2 milionoj da homoj (sekvante fonton de la tiama pola ambasado en Londono) sed fakte 400.000 homoj estis deportitaj kaj dissenditaj al diversaj lokoj de la siberia polusa akso kaj de centra Azio. Ada kaj ŝia familio (patrino, gefratoj kaj avino) estis deportitaj en junio 1940 okaze de la tiel nomata «tajdo de rifuĝintoj», kiun ĉefe konsistigis judoj fuĝintaj la alvenon de germanoj en centran Pollandon. Pri tiu transporto la aŭtorino efektive rimarkas: «ni estis nur kvin familioj nejudaj» (p.11). Post elĉerpa 19-taga vojaĝo en homŝtopita vagono, la familio atingis Solviĉegodsk, en la norda regiono de Arkangelsko.
Ada tiam prirakontas la ĉiutagan vivon de deportitoj en la barako kie ili vivis sepope en 16 kvadrataj metroj, la laboron de sia patrino en arbara industrio, la mankon de nutraĵoj kaj vitaminoj kio, ankaŭ pro la malamika klimato, ofte malsanigas la infanon. Fine de septembro 1940 la familio estis transportita al Tjesovaja, alia vilaĝo de deportitoj kie Ada enlernejiĝas kaj iom post iom ellernas la rusan lingvon.
Rakonti la deportadon signifas ankaŭ prirakonti novajn renkontojn kaj sociajn intermiksojn. La sovetaj lokanoj, la instruistino aŭ la tendara ĉefulino, estas vidataj de Ada kiel kompatemaj homoj. Aliaj personoj pli gravas kaj proksimas por la knabino: du junaj judaj polaj knaboj, kiuj dividis la sorton de la familio estis fine adoptitaj kaj integritaj en la familian rondon. Kiam la patrino de Ada prezentis ilin al la aŭtoritatoj kiel veraj parencoj inventante iun kuzan rilaton, vekiĝis la suspekto pri juda deveno de familio Sikorska. La ĉeesto de tiuj fortikaj knaboj, iel pli aĝaj fraĉjoj de Ada, signifas konsolan, ĉiutagan subtenon kiu parte kompensas la foreston de la patro. Ili akompanas la familion dum la deportado, kaj kunvivas en la sama loĝejo sed fine ne estis rajtigitaj forlasi Sovetunion.
Inter la elprovoj, iuj eventoj aperas kiel mirindaj neatenditaĵoj: pakaĵoj senditaj de la onklinoj el Lvivo, kun libroj kaj manĝaĵoj kaj eĉ girlandoj por gajigi la kristnaskan arbon de la jaro 1940. Printempe 1941 la situacio loze pliboniĝas, kaj la somero alportas liberiĝon.
Post la germana invado de Sovetunio, la lando aliĝas al la alianco kaj, pro premo de Britio, deportitaj poloj amnestiiĝas. La familio de Ada havis la saman nomon kiel generalo Sikorski, ĉefo de la pola registaro en ekzilo, kunsubskribinto de la liberiga interkonsento: tiu homonimeco ege helpis ilin en la periplo por atingi Samarkandon kie oni grupigis la polojn. Ne nur amnestion la polaj aŭtoritatoj pritraktis sed ankaŭ la fondon de pola armeo en Sovetio (t. n. «Armeo de Anders»), helponta la britajn taĉmentojn diversfronte. Perŝipe la familio do forlasis Sovetion Iranen, kune kun miloj da armeanoj kaj iliaj parencoj. La knabino rekomencis viziti pollingvan lernejon, unue en Teherano, poste en pensiono en Esfahano kie ŝi restis ĝis la militofino. Ŝi fine pasigis kelkajn jarojn en Libano antaŭ ol atingi denove Pollandon en 1948.
Tiu mallonga rakonto pri longdaŭra irado tra landoj kaj kulturoj, pentritaj per infaneca alrigardo kiu kaptas la plej etan nekutimaĵon, atestas ankaŭ la eksterordinaran adaptokapablon de junuloj, kaj rivelas ilian pragmatismon en ekstremaj situacioj. La taglibro estas verkita en tre simpla lingvaĵo, memoro de infanaĝo, kie mikso de pola kaj esperanta lingvostrukturo foje interplektiĝas: la abunda uzo de «oni» (nedifinita) kiu en la pola signifas «ili» (difinita) montras tion. Tiujn oni-ulojn ŝi evidente bone konas.
Tiu originala atesto kompletigas vastan serion de rakontoj kiujn la britaj aŭtoritatoj kolektis en Irano pridemandinte infanojn kaj plenkreskulojn. Eble Ada mem kontribuis al tiu dummilita enketo.
Catherine Gousseff
Fontoj
Ada Sikorska-Fighiera, De tajgo al minaretoj. El la taglilibro de 11-jarulino, Bydgoszcz, Esperantotur, 1991.
La brita enketo en Irano konserviĝas en la Hoover Foundation (Stanford, Usono), kaj estis parte publikigita: Jan T. Gross, Irena Grudzinska, War through Children’s Eyes. The Soviet Occupation of Poland and the Deportations, Stanford, HIP, 1981; Wydźiałem anioła śmierci (Mi vidis la anĝelon de la morto), Stanford, HIP, 2006.
Bibliografio
Keith Sword, Deportation and Exile. Poles in the Soviet Union, 1939‐1945, Londono, Macmillan, 1996.
Katherine R. Jolluck, Exile and Identity. Polish Women in the Soviet Union during World War II, Pittsburgh, Pittsburgh University Press, 2002.
Catherine Gousseff, « Kto naś, Kto ne naś ? » : conception et pratiques de la citoyenneté à l’égard des populations conquises: le cas des Polonais en URSS, 1940-1946», Cahiers du monde russe, 2003/2-3, p. 534-538.
Bildo
Eltiraĵo el la dokumenta filmo Poles in Persia, British Pathé, 1943.
—
En la elsendo de la 12/06/2019, Pola retradio disaŭdigas arkivan intervjuon de A. Sikorska :
http://pola-retradio.org/2019/06/e_elsendo-el-la-12-06-2019/
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (12 avril 2019). Poloj deportitaj. Militrakonto. Consulté le 19 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rma1
Mi memoras ke antaŭ longaj jaroj, Ada kontaktis d-ron Sahebzamani kaj petis lin pri kelkaj fotoj el la tomboj de poloj kiuj mortis en Irano kaj ilia tombo ankoraŭ situas en iu tombejo oriente de Tehrano. D-ro Sahebzamani petis iun fari tion. Li faris kaj la fotoj sendiĝis al Ada.
Nun post longaj jaroj kaj ne vivante plu en Irano mi ne havas pli da detaloj, sed se eble mi demandos…