Georges Salan (1901-1981) estis kuracisto en suda Francio kiu laboris en malliberejoj. En 1923 li lernis Esperanton. Politika aktivisto, en 1925 li aliĝis samtempe al SAT kaj al la franca Komunista Partio.
En 1927 Salan partoprenis internacian esperantistan delegacion al Soveta Unio okaze de la dekjariĝo de la revolucio, pri kiu li raportis en Sennaciulo. Dum tiu vojaĝo li enamiĝis al Aleksandra Demidjuk, fratino de Grigorij Demidjuk (1895-1985), kiu estis la motoro de la sovetia Esperanto-movado. Salan en aprilo 1929 venigis ŝin al Francio, kie ŝi forpasis pro ftizo en aŭgusto 1930. Samjare li malfermis esperantistan kolĥozon «Fajrero» apud Nîmes, deklarita «SAT-teritorio» (Sennaciulo, 6, 1930: 304, p. 393). En 1931 li estis eksigita el SAT, kune kun aliaj kamaradoj de la kolĥozo. Li tamen partoprenis la kongreson en Amsterdamo kie, kune kun aliaj oponantoj, li klopodis varbi por la tezoj de la revuo Internaciisto, kiuj kondukos al skismo en la laborista movado kun la fondiĝo de IPE. Li tiam lanĉis novan revuon Proleta Esperantisto (1931-1939). En 1935 Salan eksiĝis el la Komunista Partio pro malakcepto de la franc-sovetia pakto, subskribita en Moskvo de Pierre Laval, franca ministro por eksterlandaj aferoj kaj fervora kontraŭ-komunisto.
Dummilite li aktivis en la rezista movado: de 1941 ene de la gaŭllista reto «Combat», kies regiona respondeculo li fariĝis en 1942. De oktobro 1943 li vivis klandestine kaj plentempe sin dediĉis al organizado kaj kunordigado de ties diversaj lokaj branĉoj. En februaro 1944 li estis arestita de la milico, franca naziema paramilitistaro, dum ses monatoj pridemandita kaj torturita, kaj fine transdonita al Gestapo por deportado Germanien. La restadon en Neuengamme, Buchenwald, Ravensbrück kaj en labortendaro apud Braunschweig li rakontas en libro aperinta en la franca en 1946 kaj en prilaborita esperanto-versio en 1975.
Por la esperanta versio, Salan forstrekis la parton de la rakonto pri la franca internigo, kiam li interalie estis «enŝlosita nuda dum 24 horoj en fridujo», laŭ li malpli interesa por internacia legantaro. Tiaj agoj tamen pruvas ke «ne ĉiuj nazioj estis germandevenaj». La rifuzo klasifiki homojn (inkluzive de la germanoj) laŭ naciaj stereotipoj konsistigas ruĝan fadenon de la rakonto, kaj eĉ eble la necesan kialon de la esperanto-versio. Ĉar malamo ne venas nur de germanoj kontraŭ alinacianoj sed ankaŭ de la internigitoj kontraŭ la ukrainoj kaj grekoj (p. 41) aŭ inter poloj kaj ĉeĥoj (p. 42-43). Al tiu reganta rasismo Salan rezistas kaj reliefigas la oftajn interetnajn solidarecojn. Al li donas helpon juna ukraina knabo ĉe la laborposteno, kio ebligis «reamikiĝi kun tuta Ukrainio» (p. 58).
Malkonstrui la etnajn antaŭjuĝojn devigas ankaŭ al rezignado pri la malnova klimato-teorio kiu konsistigis unu el la fundamentoj de la nacia klasifikado. Kiel ĉio tio povas okazi en Germanio, «tradicia kultura lando» (p. 28) kies «ĉielbrileco estas ja vera eksterordinara spektaklo […] Kiel eblis, ke sub tiaj ĉieloj, okazis tiel malnoblegaj dramoj?» (p. 57).
Tiu sinteno kontrastas kun tiu de plejmulto de internigitoj kiuj submetiĝas al pensa konformismo (p. 29). Malgraŭ la diverseco de devenoj kaj de kialoj pro kiuj la internigitoj estis kunigitaj, en la koncentrejoj estiĝas iu komuna pensado kiu konsistas el mikso de degrada submetiĝo kaj neracia espero: kiu devojiĝas de tiu komuna penso estas apartigita.
Al tiu komuna penso apartenas kontraŭjudismo. Ne nur la SS kaj la ĉefoj evidente esprimas ĝin, sed ankaŭ la internigitoj kiuj «profetas monstrajn malveraĵojn» (p. 34). Multaj pretendas ke la juda problemo kaŭzis la nunan situacion. Ĉio okazas kvazaŭ la viktimoj alprenus la rezonadon de la subpremantoj. En marto 1945, Salan renkontas junan hungaran judon, iaman kaptiton en Auschwitz, kiu atestas kaj rakontas pri tio, kio poste estis nomata holokaŭsto. Li sciis antaŭe pri tiuj tendaroj «en kiuj estis eksterminataj la enkarcerigitoj. Sed [li] neniam pli frue aŭdis elsaviĝinton el la krematorioj» (p. 109-111). La sorto de la judoj estas detale raportita de la entrejnigo ĝis la funebra tasko de la Sonderkommando.
Salan precize analizas la hierarkion en la koncentrejoj kaj la perversan strategion de nazioj celantan ke la internigitoj ne unuiĝu sed vane plu esperu pliboniĝon de la individua situacio. En segregaciita mikro-universo kie sociaj valoroj estas ĥaosigitaj, kie nur viroj vivas inter si, la ordono de seksaj rilatoj konfuziĝas kaj seksumado sekvas kaj apogas la nove establitan povo-strukturon. Kutime la deportitoj perdas seksdeziron kiel parton de sia homeco, kaj pri virinoj parolo silentiĝas kaj sonĝoj malaperas (p. 113). Nur la Vorarbeiter (laborkunordigantoj) pli bone nutritaj povas en iuj koncentrejoj regule viziti provizoran bordelon, kien oni venigas virinojn devigatajn plenumi seksajn bezonojn. Sed eĉ tio ne ekzistis en la tendaroj kie Salan restadis. Tie regis senseksemo kaj la nuraj seksaj rilatoj dependis de forto-dominado. En preskaŭ ĉiuj barakoj la ĉefo loĝis en iom aparta ĉambro kaj venigis al sia lito junan knabon, en ĵargono de la koncentrejoj Pipel, en la traduko de Salan «njo-knabo». Tiu ĝuis iom pli mildan pritrakton, ekzemple iom pli bonan manĝon. Tiu ofico al kiu aspiras multaj junuloj estas esenca elemento de la disciplino-sistemo kaj ofte menciita kaj pritraktita de Salan (p. 25, 61, 89, 92, 114). Sed ĝi fundamente distingiĝas de la sorto de samseksemuloj (H.S.) kiuj portas la rozan triangulon kaj la numeron 175 sur flava fono, referenco al la § 175 establita de la germana punkodo en 1871 kiu kondamnis «kontraŭnaturajn seksumadojn», kaj simile traktis interviran seksumadon kaj seksumadon inter homoj kaj bestoj (p. 50). Tiu leĝo estis aboliciita en Germana Demokrata Respubliko en 1968 kaj en la Federacia Respubliko en 1994.
Kiel kuracisto, Salan dediĉas grandan spacon al la higiena situacio. Malsanoj kaj la altega mortokvoto kiun li kalkulas per propra statistiko ĉefe ŝuldiĝas al la vivkondiĉoj kaj malnutrado. Kiam oni permesis al li servi kiel kuracisto li ĉiam klopodis kaj foje sukcesis malfermigi malsanulejon ene de la koncentrejo. Manke de kuraciloj tiuj lokoj ofte transformiĝis en atendejojn por la morto kvankam por multaj homoj ili servis ankaŭ kiel rifuĝon kontraŭ malhomaj labordevigoj. Malgraŭ la manko de rimedoj li foje kun aliaj kolegoj-kuracistoj provas medicinajn eksperimentojn (p. 120-121). Senespere li observas ĉe la liberiĝo ke «remalsatigo komence mortigas» (p. 150).
Sian rakonton Salan dediĉis al la memoro de siaj esperantistaj internaciistaj kamaradoj, kunorganizintoj de la somera esperanto-lernejo (La Tronche sur Mer kaj aliloke), enkondukintoj de Esperanto en la edukan movadon Freinet: Marcel Boubou (1892–Auschwitz 1942) kaj Honoré Bourguignon (1899–Dachau 1944), membro de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV) kaj eldonisto de ties organo Proleta literaturo. Forta penso kaj malgranda konsolo ĉar en la koncentrejoj «esperantan vorton [Salan] neniam aŭdis» (p. 49).
Reveninte Francien post la milito, li plu laboris kiel prizona kuracisto; nur en 1973 li reprenis aktivadon por Esperanto. Membro de la Komunista Partio ĝis la ribelo en Hungario en 1956, li poste aniĝis en la gaŭllista UNR (Unuiĝo por nova respubliko). Subteninto de sendependiĝo de Alĝerio, en januaro 1961, la terorista franca pro-koloniista organizaĵo OAS (Organizaĵo de sekreta armeo) eksplodigis bombon malantaŭ lia domo . Malkonkordo en familio ĉar frato de Georges estis generalo Raoul Salan, unu el la ĉefoj de OAS, kondamnita al dumviva mallibero.
Pascal Dubourg Glatigny
Vidu ankaŭ
Internacio de Proleta Esperantistaro
Fontoj
G. Salan, Prisons de France et bagnes allemands, Nîmes, L’Ouvrière, 1946.
G. Salan, La nuda vero. Originala raporto pri propraj travivaĵoj en naziaj koncentrejoj, 1944-1945, Nîmes, Chastanier, 1975.
Bibliografio
J. Amouroux, “Georgo Salan kaj Gregoro Demidjuk“, La Gazeto, 2005, 121, 12-13.
J. Sagnes, «Notice Georges Salan», en: Maitron, Dictionnaire biographique du mouvement ouvrier et social, 2010.
http://maitron-en-ligne.univ-paris1.fr/spip.php?article130273
U. Lins, «Ruĝ-verda malakordo. «Observoj pri komunistaj esperantistoj», La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin, D. Blanke,U. Lins ed., Rotterdam, UEA, 2010. p. 443-461.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Pascal Dubourg Glatigny (12 avril 2019). Matrikulo 33616. Militrakonto. Consulté le 11 février 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rma0