Rezisti en Nazia Germanio

Ludwig Schödl (1909-1997) estis ilfaristo, kiu laŭ kutimo de metiistoj migradis du jarojn de 1928 ĝis 1930 tra Aŭstrio, Svislando, Ĉeĥoslovakio, Francio, Hispanio kaj Portugalio, kunpreninte Esperanto-lernolibron por lerni survoje.

En Valencio li renkontis la unuajn esperantistojn kaj konvinkiĝis pri la valoro de Esperanto.

Reveninte al Berlino en 1930 li kiel senlaborulo dediĉis sian tempon kaj forton al la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), en kiu li tuj membriĝis.

Schödl agadis ĉefe en la GLEA-oficejo en Dircksenstraße 42. Li transportis pakaĵojn kun gazetoj aŭ libroj de la poŝto al la oficejo kaj lernis uzi la skribmaŝinon por fari skriblaborojn. Li kunlaboris i.a. kun Alice Wiebach (1906-2000, ekde 1944 lia edzino). En 1932 li membriĝis al Komunista Partio de Germanio (KPD).

En la jarkunveno de la berlina GLEA-grupo la 17-an de januaro 1932 li estis elektita prezidanto de la nove fondita grupo kun ĉirkaŭ 250 membroj.

Ĉefe li organizis Esperanto-kursojn kaj kontakton kun eksterlando per la Proleta Esperanto-Korespondado (PEK). Schödl akcentis poste: “Hodiaŭ ĉiu gazeto … havas korespondantojn en eksterlando, ĉu en Japanio, Ĉinio, Ameriko aŭ Brazilo. Siatempe speciale por la laborista gazetaro tio ne ekzistis.” Kadre de PEK laboristaj esperantistoj el aliaj landoj sendis leterojn kun raportoj al la Dircksenstraße.

Schödl tradukis kaj tajpis ilin kune kun Alice. Poste ili estis donitaj al la laborista gazetaro en Germanio. Aldone estis aperigitaj PEK-kajeroj kun raportoj en Esperanto pri Germanio kaj senditaj al aliaj landoj.

Ankaŭ la oficejo de la SAT-opozicio ekde 1930 estis ĉe GLEA en Berlino. Tie aperis la gazeto Internaciisto kritika kontraŭ la gazeto de SAT Sennaciulo. Ludwig Schödl kune kun Alice multe helpis en la preparo kaj organizo de la IPE-fondkongreso en 1932.

Kiam en 1933 la nazioj fermis la GLEA-oficejon, Schödl povis foriri nesuspektate kaj averti aliajn. Li tiam kaŝe loĝis en Reinickendorfer Straße kaj daŭrigis neleĝe sian laboron por la malpermesita GLEA.

Li kunorganizis kaŝajn renkontiĝojn de Esperanto-amikoj je pasko en Tiefensee kaj regule en Jungfernheide/Saatwinkel ĝis la somero 1933. Ĉe Hans Schwendi la partoprenantoj lernis la Esperanto-instruadon. Per ties metodika materialo Schödl mem instruis. Kune kun Adolf Schwarz per ĝustatempe savita multobligilo li produktis kaŝskribaĵojn: ekstere estis reklamo por Nivea-kremo, interne PEK-raporto en Esperanto pri la vivo en Germanio.

Kiel kuriero li veturis tra Germanio por peri kontaktojn al GLEA-amikoj kaj parti-kamaradoj kaj -grupoj.

Pro la danĝero de malkovro Schödl en malfrua somero 1933 devis elmigri. Li ricevis mandaton de GLEA, kontakti la IPE-oficejon en Londono kaj neleĝe iris tra la Ercmontaro, Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio al Francio, kie li estis arestita kaj elpelita al Svisio. De Vieno li revenis al Berlino kaj estis sendita de la GLEA-estraro al Francio por partopreni la IPE-kongreson en Lille en 1934. Poste li organizis konferencon de funkciuloj de la iama laborista Esperanto-movado en Bad Ischl.

Ekde militkomenco en 1939 li estis en kelkaj koncentrejoj en suda Francio, laste en Montauban. En 1941 li forlasis la neokupitan zonon de Francio por kontakti en la okupita zono rezistobatalantojn, sed estis arestita en la trajno kaj venigita al polica arestejo de Gestapo en Berlino. Sekvis proceso.

Je kristnasko 1941 li venis hejmen kaj estis devigita al laboro ĉe firmao pri kalibriloj kaj laboriloj. Ĉar oni deklaris lin nepre bezonata (UK, unabkömmlich), li ne devis soldatiĝi.

Ankoraŭfoje li mallongatempe estis arestita dum vizito al parencoj en Vieno. En junio 1944 Ludwig kaj Alice Schödl geedziĝis. La komuna loĝejo en Markgrafendamm 30 estis detruita per bomboj en februaro 1945. Ili loĝis portempe ĉe la gepatroj de Ludwig en Berlin-Wittenau. En 1945 naskiĝis ilia filino Ingrid.

Post la milito Schödl fariĝis instruisto, de 1951 ĝis 1969 li estis direktoro de la Fontane-lernejo Neuruppin, kiu en 1953 ŝanĝis sian nomon al “Lernejo de Paco”.

Li instruis Esperanton al infanoj kaj kadre de la pacmovado energie agadis por nuligo de la Esperanto-malpermeso en GDR (1949-1961). Li verkis la unuan Esperanto-lernolibron en GDR (1967), korespondan kurson kaj kantlibretojn kaj aktivis en la Esperanto-Asocio kadre de Germana Kulturligo (Kulturligo de GDR). Li abunde tradukis kaj brile prelegadis.

En lia postlasaĵo troviĝas leteroj de amikoj el multaj landoj. Siajn kontaktojn al diversnaciaj laboristaj esperantistoj el la tempo antaŭ 1945 li ankaŭ flegis post la milito.

Fritz Wollenberg

Fontoj

« Memoraj Ŝpruceroj », PACO (GDR-eldono), 1966,  n-ro 155:8 ; « Nivea », Der esperantist , 1972, n-ro 50: 6-8 ; « El dokumentoj kaj memoroj pri la laborista Esperantomovado », PACO, 1973,  9-10; « Ŝiboleto », PACO  : 1975, 27.

Postlasaĵo

Dokumentoj el la postlasaĵo de Ludwig Schödl – BArch NY 4604 ĉe Stiftung Archiv der Parteien und Massenorganisationen der DDR (Fondaĵo de la partioj kaj amasorganizaĵoj de GDR), en Bundesarchiv (Federacia Arkivo), Berlin-Lichterfelde.

Intervjuo

Germanlingva intervjuo de Fritz Wollenberg kun Ludwig Schödl el 1993 en interreto :

https://www.youtube.com/watch?v=YV8RDtJuX58.

Dulingve publikigita kun enkonduko de Detlev Blanke (transskribis Sebastian Hartwig): Berlin, Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, 2008.

Bibliografio

Fritz Wollenberg: “La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo”, En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jarigo de Ulrich Lins, H. Gotoo, J. A. Vergara, G. C. Kimura (red.), New York, Mondial, 2018, p. 305-332.

Bildo

Fritz Cremer, Monumento al viktimoj de Naziismo, Buchenwald, 1959.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (3 mars 2019). Rezisti en Nazia Germanio. Militrakonto. Consulté le 19 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rm9y


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.