Satire kaj pirate

La monata spritgazeto La Pirato ekzistis inter 1933 kaj 1936. Eldonita en Parizo de J. Solsona, ĝia ĉefredaktoro estis la majstro de la satira arto en Esperanto: Raymond Schwartz (1894-1973).

Ĝenerale ĝi estis lingve altkvalita kaj okupiĝis pri movadaj aferoj, sed foje ankaŭ pritraktis la politikan etoson de la epoko, ĉefe kiam tio rilatis al esperanta agado. En sia unua numero (junio 1933), ĝi inkludis la jenajn du tekstetojn titolitajn ”El Germanujo”, kiuj rilatas al la tiea persekutado de la judoj (p. 9) :

La movado kontraŭ ne-arianaj kuracistoj kaj advokatoj.

HITLERANO: ”Ĉu vi estas aŭtentika ariano, D-ro Levi?”

D-ro LEVi: ”Sendube, mi ja vivas nur de miaj honorarioj.”

HITLERANO: ”Kion tio pruvas?”

D-ro LEVi: ”Ke mi estas honor-ariano!”

Germanaj judoj post la ”manifestacio” kontraŭjuda

Abraham Rosenblatt renkontas sian amikon Isidor Kohn, kiu estas riĉa sed ne tre instruita homo.

”Nu, Isidor, ĉu vi komprenas nun la signifon de la vorto bojkoto?”

”Nun jes. Ĝi konsistas el du partoj: Boji kaj koto”.

***

Ankaŭ Hispanio aperas en la paĝoj de La Pirato. En epoko de pluraj revolucioj kaj puĉoj, ĝi estas vidata kiel malstabila lando, kie politikaj luktoj kutimas. En marto 1934, la satira gazeto klarigas tiun situacion pere de la jena alvoko al turismo (p.39):

Travivu tri tagojn en Madrid

dum la proksima aprila ribelado! Partopreni en stratbataloj, dormi sur la barikadoj, aŭdi la sibladon de l’ kugloj, kiuj pasas je dek aŭ nur kvin centimetroj de viaj oreloj, ĉeesti la eksplodon de dekduo da bomboj ĉe la Puerta del Sol, kia nervotikla sensacio! Plue, sen krompago, la partoprenantoj vidos multajn vunditojn, kadavrojn, ĉeestos ekzekutojn, ktp. – Esperantistoj venus multnombre!

***

Tamen eble la plej interesaj tekstoj de La Pirato estas tiuj kiuj miksas la politikan realon kun la movada vivo. En tiu kadro elstaras la kontraŭdiroj rilate al okazigo de Universala Kongreso en la Romo de 1935. Tio estas, sub faŝisma registaro. Inter la tekstoj, kiuj pritraktas tiun aferon, ni montras ĉi tie iun de februaro 1935, kiu fokusiĝas pri aparta temo: la koloniado de Etiopio (p. 26).

Konfidence! Sekrete! Ebla ŝanĝo en la kongresprogramo

La sekvantan sciigon, kiu estas eksluzive reservita por nia elita legantaro, ni dankas al nesingarda trobabilemo de iu komitatano. Ni ne povas malkaŝi publike, per kiuj kondamnindaj, kvankam agrablaj rimedoj ni sukcesis paroligi la komitatanon, sed ni ne hezitas komuniki al niaj abonantoj la interesan novaĵon. Nur, ni insiste petas, ke niaj legantoj konsideru ĉi tiun komunikon kiel tute konfidencan kaj ne distrumpetu ĝin antaŭtempe. Jen:

”La Organiza Komitato, ĉiam preta ekspluati la aktualecon kaj la senfinan eblecojn de l’itala turismo, nuntempe tre aktive preparasla kongresan surprizon. Jam ĝi starigis provizore la definitivan projekton pri eventuala krozado al la nova itala kolonio Etiopio.

Sur la programo, i. a.:

Ekskurso al Addis-Abeba (15. aŭg): se la circonstancoj permesos, oni uzos tankojn. (Krompago 15 liroj). Ĉiuj detaloj estos publikigataj poste.”

Anekdote, en la reala vivo la partoprenantoj en tiu UK ja pasigis turisman postkongresan semajnon en Afriko. Tio okazis ne en Etiopio, sed en Libio. Kaj verŝajne sen tankoj.

Iel ajn, videblas kiel la spritaj tekstoj de La Pirato kutime prezentis (iom deformitaj) la verajn eventojn okazantajn en la epoko. Tiel humuro permesis al Schwartz kaj al liaj kunlaborantoj fari certagrade da socia kaj politika kritiko sen tamen suferi tiom da kostoj kiom okazis al homoj, kiuj kuraĝis levi sian voĉon per alispecaj tekstoj.

Javier Alcalde

Fontoj

La Pirato. Plena kolekto enretigita.

La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz: http://kabareto.esperanto.cc


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (9 janvier 2019). Satire kaj pirate. Militrakonto. Consulté le 28 avril 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rm9r


2 réflexions sur « Satire kaj pirate »

  1. Mi estas verkanta Vikipedio-artikolon pri belgo-sviso Camille Rogister (1890-1960). Laŭ mia fonto, li kontribuis al La Pirato sub pseŭdonimo ‘Retsigor’. Ĉu vi povas konfirmi tion?
    Eblas ke li verkis interesajn aferojn, ĉar dum ambaŭ mondmilitoj li loĝis parte en Belgio kaj parte en Sislando.

Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.