Operacio Kasteloj

En Heroo de amo, originala verko en Esperanto, Karel Kraft prezentas la biografion de kuraĝa homo, kiu en danĝeraj cirkonstancoj helpis centojn da infanoj, inkluzive de tiuj persekutitaj de liaj samnacianoj.

Přemysl Pitter (1895-1976) naskiĝis en Prago. Li estis sepa frato de malbonŝanca familio, kiu perdis ĉiujn ses infanojn. Ankaŭ lia patrino mortis kiam li estis juna. En 1914 li aliĝis libervole al la aŭstra armeo. Temas pri fundamenta periodo de lia vivo. Tiam li estis vundita kaj sensukcese provis dezerti kondamnita al mortpuno pro dezertulo, konatiĝis kun kontraŭmilita literaturo kaj fariĝis fervora pacisto. Sekve, li decidis dediĉi sian tempon al humanismaj valoroj.

Unue li fondis la spiritan kaj etikan asocion Nova Jerusalemo kaj la gazeton Sbratření (Kunfrateco), kiu promociis multajn progresemajn ideojn (nefumadon, vegetarismon, pacismon, neperforton, homajn rajtojn, Esperanton) kaj kontraŭis aliajn danĝerojn por socia kunvivado, kiel alkoholismon, kontraŭjudismon, faŝismon ktp. Poste li kunkreis la ĉeĥoslovakan filion de Internacia Movado por Repaciĝo, fondis Kristanan Komunismon – organizaĵon bazitan sur la komunuma spirito de la unuaj kristanoj – kaj ankaŭ partoprenis Internacion de Militrifuzantoj. Elstara oratoro, li iĝis publika figuro kaj korespondis kun konataj pacistoj, kiel Mohandas Karamchand Gandhi, Albert Einstein, Romain Rolland, Pierre Cérésole, Albert Schweitzer kaj Emmanuel Rádl. Fronte al la problemoj de internacia komunikado, Pitter subtenis Esperanton kiel kroman laborlingvon de la pacisma movado. Laŭ  Kraft, tiu propono ne sukcesis pro la konkurenco de aliaj lingvoj (angla, germana, franca, sed ankaŭ Ido kaj Occidental) kaj estis forlasita. Ekde tiu momento Pitter opiniis, ke la mondo ne maturas por tia lingva revolucio.

En la 1930-aj jaroj li gvidis la stariĝon de la porjunulara eduka rifuĝejo Miliĉ, kiu fariĝis turnopunkto por liaj solidaraj aktivecoj. Tiu inciato rapide ricevis sufiĉe da subteno, tiel ke specifa domo en modernisma Bauhaus stilo estis konstruita laŭ planoj de arkitekto Ervín Katona. Ĝi funkciis ankaŭ por gejunuloj el la familioj fuĝintaj el Germanio kaj el ĉeĥaj limregionoj. Pitter daŭrigis tian laboron eĉ dum la malfacilaĵoj de la nazia okupado. En 1940 la germanoj malpermesis la eldonon de Sbratření. Ekde 1941 la judaj junuloj devis porti sur siaj vestoj videble lokitajn flavajn stelojn. Fine estis malpermesita kia ajn kontakto de arjoj kun nearjoj. Spite al tio, Pitter kaj siaj kunlaborantoj (ĉefe la svisino Olga Fierz) kaŝe okupiĝis pri la nutrado de iamaj zorgatoj kaj de bezonantaj familioj, afero kiu eventuale estis konata al la Gestapo. Tamen spite al la malfacilaĵoj dum la unuaj monatoj de la okupado “la normala, ĉiutaga viviro en Miliĉ-domo procedis kvazaŭ ne ekzistus la totalisma regimo” (p.68). Ĉu tion supozas Kraft ĉar Pitter nek plendis nek raportis sed simple daŭrigis sian agadon kaj plenumis sian vivcelon? En 1943 oni malpermesis al li ĉiun publikan paroladon.

Kiam alvenis la fino de la milito, zorgo de Pitter estis la nova ŝtato kiu akceptos la revenintajn infanojn el la koncentrejoj kaj decidis pretiĝi por helpi ilin. Kune kun siaj kunlaborantoj (interalie Ferdinand Krch, kiu ankaŭ simpatiis al Esperanto “kiel forta pacifisma armilo”), li organizis kolektadon de vestaĵoj, manĝaĵoj kaj kuraciloj. Iom post iom tiu agado pliampleksiĝis kaj fariĝis Operacio Kasteloj, ĉar ili luis pensionojn, palacojn kaj kastelojn por protekti la infanojn. En majo 1945 alvenis la unuaj judaj infanoj el Terezin. La humanistaj valoroj de tiuj homoj permesis la uzon de la kasteloj por defendi ankaŭ germanajn orfajn junulojn kontraŭ la reprezalio de la ĉeĥoslovaka loĝantaro. Tiumaniere kunloĝis tie germanaj kaj judaj infanoj kaj adoleskantoj, multaj el ili suferantajn subnutriĝon kaj malsanojn. Kaj tie laboris sinofere la juda kuracisto Emil Vogl, mem travivinta Auschwitz kaj Mauthausen. Pli ol 800 infanoj estis helpitaj kadre de Operacio Kasteloj.

Tamen la socia kaj politika etoso en la postmilita Prago ne favoris tiajn aktivecojn. La komunista registaro denove malpermesis la eldonon de Sbratření. Dume, alvenis denuncoj kaj kalumnioj de lokanoj, kiuj ne komprenis kiel amikoj kaj malamikoj povis partopreni tiun kunekzistadon En 1948 oni denove malpermesis al Pitter prelegi, kaj fine li kaj Fierz decidis fuĝi al Okcidenta Eŭropo, kie ili pasigis la lastajn jarojn de la vivo.

Pro sia humana agado Přemysl Pitter kaj Olga Fierz estis en 1964 agnoskitaj kiel Justuloj inter la Nacioj.

Javier Alcade

Fontoj

Karel Kraft, Heroo de amo, Dobřichovice, KAVA-PECH, 2005.

Premysl Pitter, Spirita revolucio en la koro de Eŭropo, trad. Margit Turkova, Dobřichovice, KAVA-PECH, 2017.

Bibliografio

S. Belov, « Leginda Malperfektaĵo », Monato, 40, 2019/3, p. 20-23.

Bildo

Kastelo de Kamenice, apud Prago, unu el sidejoj de Operacio Kasteloj.


Laisser un commentaire

Votre adresse de messagerie ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.