Medalionoj

La esplorprojekto Militrakonto baziĝas sur originalaj fontoj en Esperanto. Foje tamen ni inkludas ankaŭ tradukojn, ĉar ankaŭ ili rilatas al pluraj esplordemandoj. Ekzemple, kiaj homoj decidis traduki konkretajn verkojn en Esperanton kaj ne aliajn? Kial ili decidis tion fari ĝuste en la internacian lingvon? La klasika verko Medaliony de la pola verkistino Zofia Nałkowska (1884-1954) helpas pripensi respondojn al tiaj demandoj.

Verkita en 1945 kaj publikigita pole en 1946, ĝia traduko en la angla nur eldoniĝis en 1999,en la hispana en 2009, en la Franca en 2014 kaj en la sveda en 2017. Kaj en aliaj lingvoj, ankoraŭ ne troviĝas. Kontraŭe, la unua eldono en Esperanto aperis jam en 1957, nur mallonge post la germana versio (1956). Ĝin tradukis Tadeusz Hodakowski (1903-1972), ano de la Lingva Komitato kaj poste de la Akademio de Esperanto, kiu multe aktivis en la organizado de la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en 1931.

La fono de tiu ĉi libro estas la jena. Post la fino de la dua mondmilito, Zofia Nałkowska, jam konata kiel prestiĝa verkisto, partoprenis esplorkomisionon pri la krimoj de la germana armeo en Pollando. En tiu kadro ŝi vizitis naziajn koncentrejojn kaj parolis kun multaj viktimoj kaj travivantoj, sed ankaŭ kun aliaj atestantoj de tiuj krimoj, kiuj ludis aliajn rolojn en la holokaŭsto. La rezulto estas ŝia verko Medalionoj, publikigita tuj post la milito, kiu baldaŭ fariĝis ofta legaĵo en la polaj lernejoj. Ankoraŭ hodiaŭ tiel ĝi estas, kaj abundas multaj versioj de tiu ĉi verko, inkluzive de tiuj pli didaktikaj.

La verko dividiĝas en ok partoj, kies enhavo en la rekta stilo de la aŭtorino malfacile akcepteblas de la leganto. Li  certe reagos kaj indigniĝos, sed iel oni scias ke oni devas daŭrigi la legadon. Ĝis la fino. Tiuj pensigaj rakontoj esploras la limojn de la (mal)homeco kaj memorigas nin pri la banaleco de la malbono. Ili batas nian sentojn ĉar estas tre proksimaj al la momento de la krimoj. Oni parolas preskaŭ en la estanteco. Tiel (o)ni faris.

Ekde la komenco, kiam Nałkowska detale priskribas la eksperimentojn de iu doktoro por fabriki sapon el homa graso ĝis la lasta frazo de la libro, kie infanoj en Auschwitz ludas al bruligo de judoj, la aŭtoro montras diversajn dimensiojn de la homa suferado kaj kruelado. Virinoj, infanoj, neniu eskapas la teruran finon, inkluzive de la anoj de la familio Zamenhof, kiel oni substrekas en la antaŭparolo. Eble pro tio la esperantistoj sentis la bezonon disvastigi tiujn okazintaĵojn internacie. Sen forgesi nenion, kiel diras la titolo de la itala traduko. Por ĉiam memori.

Javier Alcade

Fonto

Zofia Nałkowska, Medalionoj, Eldonejo Polonia, 1957. El la Pola trad.: Tadeusz Hodakowski.


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.