Azile en Londono

Kvankam multe da klubanoj ne plu trovis la tempon por okupiĝi pri Esperanto, dum la dua mondmilito la poresperanta agado de la londona klubo ne haltis. Multaj aktivecoj estis nuligitaj sed oni konsciis ke la internacia lingvo denove utilos kiam la milito finiĝos kaj pretiĝis por tiu momento. En la arkivo de la klubo, oni konservas raporton pri ĉiu jaro finiĝintan la 31-an de decembro. Ofte menciiĝas alilandaj esperantistoj, la plejparto el ili rifuĝintoj.

Du tagojn antaŭ la komenco de la milito, kvar germanaj gesamideanoj sendis poŝtkarton al la klubo: “Ni ankoraŭ restos viaj amikoj”. En 1939 la plej grava afero estas la plurflanka helpo al la rifuĝintoj. Ekzemplo estas la hungaro Alex Tolnai, kiu fuĝis al Britio pro sia framasonismo. En Britio li interalie laboris en la kuirejo de la ĉefepiskopo de Canterbury. Pro burokrataĵo tamen li estis sendita denove al Hungario kaj de tie al koncentrejo, kie li multon suferis, sed sukcesis instrui Esperanton. Li mortis mallonge post la milito. Aliflanke, profesoro William E. Collinson (1889-1969), la oficiala prelegisto pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpool, estis membro de la komitato de la Ministro de Enlandaj Aferoj kiu esploris petojn por azilo. Li sukcesis enbritigi la polon D-ron [Abraham] Adolf Mildwurf (1900-1978?), populara Cseh-instruisto, pri kiu finfine respondencis la Klubo pere de aparta kaso starigita por lin subteni.

En 1940 la raporto substrekas la aviadilan bombadon en la urbo sed ankaŭ mencias la helpan agadon al la rifuĝintoj: “Al la aliaj rifuĝintoj en la Klubo estis aldonitaj francoj kiuj fuĝis el Dunkerque. Unu estis S-ro E. Houzé, kiu gajnis la ‘Croix de Guerre’ (Militkrucon) pro sia kuraĝa laboro ripari kaj fine detrui tiun gravan havenon. Liaj spertoj en Anglujo rimarkinde atestas al la valoro de scio de Esperanto en fremda lando” (p. 55). La jarraporto finiĝas jene: “Paco certe venos, kaj esperanto kunligos la liberajn popolojn en frata amikeco” (p. 63).

En la jarraporto de 1941, krom la tipa agado pri renkontiĝoj, kursoj kaj propagandaj aktivecoj, ankaŭ estas scenoj de la ĉiutaga vivo en Londono. “Kiam ni iris hejmen de la Klubo ni devis zorge eviti paŝi sur homojn kiuj kuŝis en siaj littukoj sur la kajo de la subtera fervojo, por ŝirmi sin de la bombado” (p.58). Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, la klubanoj daŭre partoprenis la lokan agadon, ĉar “la klubaj kunvenoj estis veraj oazoj en ĉirkaŭaĵo de plej malkuraĝigaj novaĵoj pro militaj malsukcesoj kaj la efiko de troa laboro, manko de dormo kaj la neceso daŭre viciĝi” (p. 58).

1943 priskribas aron da prelegoj okaze de la zamenhofa tago, kelkaj el ili rilate al la milito. Tiel, D-ro Mildwurf parolis pri ‘La genezo kaj evolo de la arja paralogismo’. Ankaŭ partoprenis F-ino Rosa Dreschler, blinda rifuĝinto el Ĉeĥoslovakio, kiu prezentis la verkojn de alia blindulino: la usona verkistino Helen Keller (1880-1968), bone konata en esperantaj medioj. En 1944 oni memorigas pri la oftaj aeratakoj kun novaspecaj flugantaj raketoj, tamen la kunvenoj daŭras. Krome, pluraj publikaj debatoj kun subtenantoj de Basic English kaj Interglossa forrabis multe da tempo kaj penoj de la klubanoj. En City Literary Institute (kie okazis Esperanto-kursoj) oni debatis pri la plej bona solvo de la problemo de Internacia Lingvo. Ŝajnas ke fine la ĉeestantoj voĉdonis kun la jena rezulto: Esperanto 28, Basic English 0, normala angla lingvo 1, «manipulita» angla lingvo 9,  franca 3, Interglossa 6, tute kontraŭ internacia lingvo 1, ne voĉdonis 7.

Ankaŭ okazis tuttaga konferenco pri Internacia Lingvo aranĝita de New Education Fellowship, internacia organizaĵo por moderna edukado fondita en 1921. Universitatulo parolis pri Basic English, alia pri Interglossa, alia pri Ido kaj fine S-ro Montagu Butler pri Esperanto. Kiam la brita ŝtato akceptis la kopirajton de Basic English la jarraporto de la klubo komentis : “Kontraŭstari Basic English kaj Interglossa estis grava tasko por la Klubo”.

Oni organizis ankaŭ beletran konkurson en Esperanto kun malsamaj kategorioj. Inter ili, oni premiis la plej bonan artikolojn pri “dummilitaj spertoj” kaj pri “kion mi metus en packontrakton kun Germanujo”(p. 61). Pluraj eksterlandanoj kontribus al la kluba agado dum tiu jaro, kiel Leŭ-to Charles Simon el Usono, la menciita F-ino Dreschler el Ceĥoslovakio, kaj S-ino Jenny Weleminsky el Vieno.

La jarraporto de 1944 havas alian tonon kaj bilance finiĝas jene: “1944 ne plenumis niajn esperojn por repaciĝo de Eŭropo sed tamen ĝi vidis la liberiĝon de Francujo kaj Belgujo. Kun ĝojejo ni eksciis ke ankoraŭ vivas Generalo Bastien, S-roj Petit kaj Guillaume, D-ro Kempeneers kaj aliaj geamikoj kies partopreno en la vivo de Esperantujo amikigis ilin al ni. Pere de niaj militservantaj membroj ni kontaktis la grupojn en Parizo kaj Bruselo kaj interŝanĝis salutojn. Feliĉe ni informiĝas ke, spite ĉion, Esperanto ne mortis en tiuj landoj kaj ekfloris tuj kiam la malamikoj estis forigitaj. Sed ni aŭdis pri samideanoj mortigitaj en batalo, militkaptitaj, forportitaj por sklavlaboro en malamika lando, kaj pri la netolereblaĵoj de malamika subpremo. Ankoraŭ multaj el niaj samideanoj terure suferas en Norvegujo, Ceĥoslovakujo, Danlando, Nederlando, Polujo kaj aliaj landoj, 1945 pli esperige promesas ilian liberiĝon. Tion ni forte deziras, kaj esperas ke la poŝto denove ekfunkcios por ke almenaŭ skribe ni povos refari la familian rondon. La tago egale rapide venas kiam ni devos fronti la problemon de nia sinteno al la malamikaj landoj. Esperantistoj ne povas facile eskapi en izolecon. La lingvo portas samtempe grandajn ĝojon kaj respondecojn. Ni esperu ke ni havos saĝecon, scion kaj komprenon por solvi la problemojn de paco, almenaŭ inter Esperantistoj, ĉar la mondo videble bezonas helpon tiurilate”.

La sekvan jaron 1945 D-ro Edmond Privat vizitis la klubon kaj parolis pri siaj spertoj dum la milito kiam li helpis rifuĝintojn en sia hejmlando, Svislando. En la jarraporto oni sentas grandan optimismon, ĉar “komencis veni leteroj kiuj certigis ke eĉ dum la plej mallumaj tagoj en okupitaj landoj la movadoj neniam estingiĝis ĉar niaj fidelaj kaj kuraĝaj samideanoj obstine konservis ĝin. Nun amase venas novaĵoj el la liberaj landoj pri ekflamo de intereso pri Esperanto” (p.63). Sekve, oni rigardas la estontecon kun espero. “Ke la mondo urĝe bezonas internacian lingvon klare montriĝis dum la oftaj internaciaj kunvenoj de gravuloj kiuj okazis en 1945. La nova epoko de internaciismo komenciĝis. Ĝi ne povas plene sukcesi sen solvo de la lingva problemo” (p. 64).

La solidara agado de la londona klubo dum la milito estis agnoskata, almenaŭ de tiuj kiuj ricevis ĝin. Tion atestas la jarraporto de 1946, kiu enhavas parton de gratula kaj danka letero de S-ino Weleminsky: “Mia unua impreso kiam mi eniris la klubejon estis ke mi venis hejmen inter amikaro kaj tiu impreso restis daŭra… Impresis ankaŭ kiel sentime la klubo laboris dum la milito kaj senlace tenis la flagon de Esperanto alte… Kiam venis la ebleco por mi reiri al Aŭstrujo, kvankam mi estis ĝoja pro tio, mia koro estis peza, pro ttio ke mi devis forlasi la Klubon kiu multe kontribuis al la fakto ke mia restado en Anglujo ne ne estis ekzilo sed azilo” (p. 65).

Javier Alcalde

Fonto

Harry Holmes, Londono vokas. 1903-1978. Historio de la Londona Esperanto-Klubo, Londona Esperanto-Klubo, Londono, 1981.


Une réflexion sur « Azile en Londono »

Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.