Aventuroj de permanenta revoluciulo

Åge Kjelsø (1914-1995) estas fascina karaktero, kiu ne nur batalis politike kaj milite, sed ankaŭ biciklis, esperantumis kaj restis ĉiam fidela al heterodoksa kompreno de socialismo.

Naskiĝinta apud Kopenhago ene de laborista familio, la juna Åge baldaŭ iĝis skolto. En 1929 li aniĝis al la Socidemokrata Junularo de Danlando, formante parton de tiuj kiuj celis krei kontraŭfaŝisman fronton kun la stalinistoj. Unue ili konstituiĝis en Internaciaj Komunistoj (Bolŝevikaj-Leninistoj) kaj poste en Socialista Laborista Junularo. Fine ili kreis la Leninistan Laborgrupon, denove ene de la Socidemokrata Partio.

Tiujn trockistajn organizojn gvidis interalie la esperantistoj Poul Moth kaj Tage Lau, kiuj  ankaŭ aktivis en SAT. Tie ili respondecis pri bolŝevika-leninista frakcio, redaktis La Permanentan Revolucion, kaj korespondis kun tutmondaj kamaradoj. Meze de 1936, Lau kaj Kjelsø decidis iri konatiĝi kun tiuj loĝantaj en Orienta Azio. Ili tion faris per biciklo, interalie tra Aŭstrio dum la viena UK, kaj tra Jugoslavio. Tamen, io okazis dum la vojaĝo tiel ke ili neniam alvenis Japanion.

En septembro ili ĉeestis asembleon en Kroatio pri la Hispana Milito. Estis ŝajne Tito, kiu konvinkis ilin forgesi pri Tokio kaj partopreni la kontraŭfaŝisman lukton en Hispanio. Kjelsø alvenis Francion per la Alpoj, bicikle. Membroj de la franca Popola Fronto helpis lin enŝipiĝi por Barcelono, sed kiam la aliaj vojaĝantoj sciis pri liaj kontraŭstalinistaj ideoj li devis forlasi la ŝipon. Sekve estis la anarkistoj, kiuj helpis lin atingi Hispanion trajne.

Kontraŭe al multaj brigadistoj Åge plurfoje ŝanĝis batalionon ; de la anarkistoj al la komunistoj, kaj poste al la POUM-istoj (Partido Obrero de Unificación Marxista, Laborista partio por Marksisma Unuiĝo) . Post iom da milita trejnado en Barcelono li estis sendita al Aragona Fronto, enirante la Kolonon Durruti. Temis pri trankvila fronto, kaj du monatoj poste li decidis reveni Barcelonon ĉar li volis partopreni la rektan militan agadon. Tie li aliĝis al la Internaciaj Brigadoj. Jen nova trejnado, ĉi-foje en Albacete. En decembro 1936 kadre de la Andalusa Fronto li partoprenis la batalon de Andújar, kie li kuraĝe  savis la vivon de kamaradon. En januaro 1937 Kjelsø estis sendita al Madrida Fronto por lukti ene de la Bataliono Thälmann, kie li estis vundita.

Li resaniĝis en madrida hospitalo, sed malfacile toleris tiom da stalinisma influo en la Internaciaj Brigadoj. Li decidis forlasi ilin. Ĉar oni tion ne akceptis, Kjelsø eskapis el la hospitalo kaj serĉis la homojn de POUM, unue en Madrido kaj poste en Barcelono. En marto li eniris la estraron de la Bolŝevika-Leninista Sekcio de Hispanio. Li ankaŭ aliĝis al la Divizio Lenin de POUM kaj deĵoris dum kelkaj semajnoj en la fronto de Huesca ĝis kiam li estis sendita denove al Barcelono. Tie li travivos siajn lastajn aventurojn en Hispanio.

En aprilo 1937 li laboris en la agrokulturaj kolektiviĝoj de CNT, kaj poste en milita fabriko de grenadoj. Dum la Majaj Tagoj de Barcelono li batalis en la barikadoj, estis arestita kaj baldaŭ liberigita. Tamen, en februaro 1938 kune kun aliaj trockistoj li estis denove arestita kaj ĉi-foje torturita de la stalinistoj. Kjelsø sukcesis fuĝi kaj petis helpon al la anarkistoj, kiuj akceptis gasti kaj nutri lin. Dume li klopodis liberigi la aliajn trockistojn per internacia premo. Li kontaktis poŝte sian samlandanon Lau, kiu atingis la danan socidemokratojn kaj tiel la Internacion Laboristan kaj Socialistan (t.e. la Duan Internacion). Eventuale, Kjelsø decidis trapasi la landlimon kaj komencis kunlaboradon kun la francaj trockistoj kontraŭ la stalinisma agado en Hispanio. Fine, li estis forsendita de Francio kaj revenis Danlanden. Tie li spertis la nazian okupadon de la lando.

Inter novembro 1942 kaj julio 1943 Kjelsø estis en koncentrejo kun aliaj eksbrigadistoj, multaj el ili stalinistoj. Tiel, Kjelsø ne nur devis timi la gardistojn, sed ankaŭ la atakojn de liaj samsortanoj. Poste li partoprenis diversforme la lokan rezistadon kontraŭ la nazioj, sed en la lastaj momentoj de la milito ankoraŭfoje li devis alfronti akuzojn de la stalinistoj. Tiam li savis sin danke al la helpo de unu el ili, kiu konis lin el Hispanio.

Post la milito, Kjelsø agadis en sindikataj medioj kaj en malgrandaj trockistaj grupoj ene de pli grandaj socialistaj partioj. Dum la sesdekaj jaroj li partoprenis internaciajn sociajn movadojn, kiel la protestojn kontraŭ la Vietnama milito kaj la solidarecon kun la klandestina lukto por la demokratio en Hispanio. Poste li alproksimiĝis al Internacia Komunista Partio (PCInt) bazita en Milano, kaj fine al ekologiismo. Sed liaj plej intimaj ideoj neniam ŝangiĝis. Ruĝa flago elstaris en lia hejma ĝardeno. Sur la pordo, bildo de Ernesto “Che” Guevara.

Javier Alcalde

Fontoj

Andreas Bülow, Midnat i århundredet, Solidaritet, København, 2014.

Andreas Bülow kaj Paolo Casciola, “Åge Kjelsø”, En: Pluraj aŭtoroj, Biografías del 36, Descontrol, Barcelona, 2016.

Carsten Jørgensen, Fra Bjelkes Allé til Barcelona. Danske frivillige i Spanien 1936-39, Nyt Nordisk Forlag, Arnold Busck, København, 1986.

Åge Kjelsø, “Dansk trotskist i spansk borgerkrig”, Copenhague Hug!, a. IV, n. 17, 1977.

permanenta revolucio 1935-1

permanenta revolucio 1935-3

permanenta revolucio 1936-4

permanenta revolucio 1936-5

permanenta revolucio 1936-6


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Javier Alcalde (31 décembre 2018). Aventuroj de permanenta revoluciulo. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rm9l


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.