Armeo-rifuzo

La londona Imperial War Museum kolektis en la 1980-aj jaroj intervjuojn de du britaj armeo-rifuzantoj Stanley Ivanson (1912-1989) kaj Francis Bertrand Breakspear (1918-?), esperanto-lernintoj kies atesto prilumas la ligojn inter la metodista angla kredo kaj militrifuzado.

Francis Bertrand Breakspear el Londono edukiĝis en metodista familio engaĝita en la «ragged schools», lernejoj por plej malriĉaj infanoj kiuj eĉ ne estis akceptitaj en la dimanĉaj lernejoj kreitaj por laborantaj infanoj.  Li lernis esperanton en 1936 «ĉar estis io kion ni bezonis kaj kion la mondo bezonis por malkonstrui la lingvajn barojn». Li poste alproksimiĝis al la kvakeroj ĉar laŭ li la eklezio devas resti sendependa de la ŝtato kaj konservi sian moralan direkton. Militrifuzon li ankaŭ ligas al sia vegetarana vivetiko.

Stanley Ivanson  rakontas pri la multaj esperantistoj inter la pacifistoj en Britio, ilia eldonagado kaj disvastigo de la lingvo. Sian unuan kontraŭmilitan agadon li memoras en 1938  kiam kun siaj amikoj li rifuzis la gasmaskojn ĉar «ili donis al la homoj falsan senton de sekureco». Kiel kristano li substrekas ke la militrifuzantoj estis plej multaj inter metodistoj, kvakeroj kaj atestantoj de Jehova. Sed tiu kristana engaĝo ne kontraŭdiris decidan politikan pozicion. Li vivis en Nelson (Lancashire) forta sido de Independent Labour Party (ILP), partio proksima al hispana POUM dum la enlanda hispana milito. Kontraŭe al la Labour kaj al la Komunista partio de Britio, ILP forte opoziciis la eniron en la 2-an mondmiliton. Urbestro de Nelson en tiu momento estis Richard Bland, metodista parokestro, radikala vegetarano, kontraŭfumanto kaj esperantisto, kiu foje rifuzis akcepti la reĝinon en sian urbon ĉar ŝi estis akompanata de armeanoj. Brand estis tradukisto esperanten por War Resisters International (WRI) kaj instruis la lingvon en dimanĉaj klasoj por adeskuloj.

Esperanto konsistigas gravan ĉapitron de la historio de War Resisters International  antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito. La organizaĵo devenas el pacifista grupo kun esperanto-nomo « PACO » fondita en 1921 en Nederlando de homoj kiuj venis el Britio, Nederlando, Germanio kaj Aŭstrio. Post du jaroj, la ĉefa sidejo translokiĝis al Londono kaj sub nova nomo «War Resisters International» plilarĝigis sian agadsferon. En la jaro 1939 WRI havis sekciojn en 24 landoj. Ekde 1928 ĝis 1946 la organizaĵo eldonis esperantlingvan periodaĵon «La militrezistanto» kaj krome produktis librojn kaj broŝurojn en E-o kiel tiun de Merle Eyles, Li oferis sian vivon por ke ni vivadu (Józef Stankunas, pola militrezistanto), Enfield, 1939.

Ambaŭ viroj estis enkarcerigitaj dummilite en Britio pro rifuzo militservi.

Pascal Dubourg Glatigny

Fontoj

Intervjuo al F. B. Breakspear :

https://www.iwm.org.uk/collections/item/object/80009162

Intervjuo al S. Ivanson :

https://www.iwm.org.uk/collections/item/object/80004646

Neil Barrett « The anti-fascist movement in south-east Lancashire, 1933–1940: the divergent experiences of Manchester and Nelson », Opposing Fascism: Community, Authority and Resistance in Europe, T. Kirk, A. McElligott (red.), Cambridge University Press, 2009, p. 48-62.

Kramer, Conscientious Objectors of the Second World War, Pen&Sword social history, Barnsley, 2013, p. 13


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Pascal Dubourg Glatigny (28 décembre 2018). Armeo-rifuzo. Militrakonto. Consulté le 4 décembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rm9k


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.