Archives de catégorie : Esplorkomunumo

KUNLABORAS

Eldona teamo

Pascal DUBOURG GLATIGNY

Estas esploristo ĉe Franca Nacia Esplorcentro (CNRS, UMR 8560). Arthistoriisto li delonge prilaboras la limojn inter scienco, tekniko kaj arto kun speciala atento al plur- kaj transkulturaj kuntekstoj. Li interesiĝas pri la paraleleco de intelektaj kaj kulturaj identecoj. Laste aperis Art beyond borders : artistic exchanges in communist Europe (1945-1989), kunredaktita de Jérôme Bazin kaj Piotr Piotrowski (Budapeŝto, Central European University Press, 2016).

István ERTL

István Ertl estas fakulo pri esperanta literaturo, nun tradukisto che la Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgo). Redaktoro de Beletra Almanako (Novjorko) kaj universitata preleganto pri Esperanto-literaturo ĉe Universitato Adam Mickiewicz (Poznano).

Catherine GOUSSEFF

Historiistino ĉe Franca nacia Esplorcentro (CNRS) ŝi estas direktorino de Centre Marc Bloch en Berlino. Fakulino pri historio de migradoj kaj popoltranslokigoj en Sovetio kaj Orienta Eŭropo, specife en la stalinista periodo. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri homa memoro lige al la landlima evoluo dum kaj postmondmilita. De ŝi laste aperis Русская эмиграция во Франции: социальная история (1920—1939 годы) – Moskvo, 2014 kaj Echanger les peuples : le déplacement des minorités aux confins polono-soviétiques (1944-1947), Parizo, 2015.

Kontribuantoj

Carlo MINNAJA

Profesoro pri analitiko ĉe la Universitato de Padova kaj pri Aplikata Matematiko ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, fakulo pri apliko de matematiko al la sciencoj de la lingvaĵo. Kulturpremio de la itala ĉefministro. En la esperanta kampo, direktoro de la Itala Esperanto-Instituto (1967-1977), membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1973) kaj de la Akademio Literatura de Esperanto, verkinto de deko da libroj (ĉefas la granda itala-esperanta vortaro kaj, kun Giorgio Silfer, Historio de la Esperanta Literaturo, 2015), tradukinto el la itala kaj el italaj dialektoj (ĉefas La Princo de Machiavelli, 2006), multjara kunlaboranto de Literatura Foiro kaj de aliaj revuoj.